Probablo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
== Historiaj rimarkoj ==
La scienca studo de probablo estas moderna evoluo. [[Hazardludo|Vethazardludo]] montras, ke tie estas intereso kvantigi la ideon de probablo de jam jarmiloj, sed akurata matematika priskribo taŭga en tiuj problemoj aperis nur multe pli poste.
 
[[Dosiero:Girolamo Cardano. Stipple engraving by R. Cooper. Wellcome V0001004.jpg|eta|dekstre|230px|[[Girolamo Cardano]], unu el la plej fruaj probablistoj.]]
La unuaj elementaj konsideroj pri probablo estis faritaj de [[Girolamo Cardano]] en la [[16-a jarcento]]. Kardano estis [[Hazardludo|hazardludanto]], kiu kutimis fari longajn feriojn de sia scienca laboro por fari vetludojn. En la procezo, li disvolvis la fundamentojn de teorio de probabloj, kiujn li prezentis en sia libro "La Libro de Bonŝanco kaj Ludoj" (latine: ''Liber de ludo aleae''), kiu estis kompletigita en 1563 sed eldonita jarcenton poste, en 1663. La libro konsistas el 32 ĉapitroj - la unuaj ĉapitroj estas dediĉitaj al konsiloj por ludantoj en [[Kartludo|kartludoj]] kaj [[Ĵetkubo|ĵetkuboj]]. Ili ankaŭ inkluzivas priskribon de oftaj [[Trompo|trompaj]] metodoj. En la sekvaj ĉapitroj, Kardano provas montri la regulojn, kiuj regas la hazardludojn, kaj montras, ke ĝi ne dependas nur de la [[hazardo]], sed ke ĉiu evento en la ludo havas kalkuleblan probablon.
 
La teknika doktrino pri probablo fontas el la rilato inter [[Pierre de Fermat]] kaj [[Blaise Pascal]] (1654). [[Christiaan Huygens]] (1657) verkis la plej frue konatan sciencan traktaton pri la temo. ''Ars Conjectandi'' de [[Jakob Bernoulli]] (postmorta, 1713) kaj ''Doktrino de Ŝancoj'' de [[Abraham de Moivre]] (1718) traktas la subjekton kiel branĉon de [[matematiko]].