Vortokunfando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Oraola (diskuto | kontribuoj)
klarigo pri la sistema vortfarado en esperanto
Linio 23:
 
En la angla lingvo, la fenomeno nomiĝas “portmanteau”, francdevena vorto por du-faka valizo moda dum la 19-a jarcento (sed la franca vorto estas “mot-valise”, laŭvorte: “valizovorto”). La lingvistika uzo de la vorto ŝuldiĝas al la romano ''[[Trans la spegulo]]'' de la anglalingva aŭtoro [[Lewis Carroll]], kie romana figuro diras, ke tiel fantazie kunmetita vorto similas al dufaka kofro, kien oni enmetas du aferojn, fermas la ujon kaj la rezulto estas iu nova aĵo. Proksimume 70 jarojn post Lewis Carroll la same anglalingva aŭtoro [[James Joyce]] en sia romano ''[[Finnegans Wake]]'' kreis milojn da kofrovortoj.
 
 
En Esperanto, tiuj ĉi kunmetaĵoj estas aparte problemaj, ĉar plejparte ili kontraŭas esencan regulon de la Esperanta vortfarado: kunmetaĵoj estas kreitaj per alpreno de '''neŝanĝeblaj vorteroj (radikoj, plejparte).''' Pro tio, kiam la kunmetaĵo estas vere taŭga kaj bezonata, ekzemple bito, ĝi envenas la lingvon kiel nova radiko, neanalizebla, ne kiel ajna kunmetaĵo, kaj en plej multaj okazoj, ekzemple retinario, la ĝusta Esperanta sistema kunmetaĵo nepre estu retseminario.
 
== Referencoj ==