'''Atlanto''' ({{lang-en|Atlanta}} [atLANta]) estas la plej granda [[urbo]] kaj la [[ĉefurbo]] de la [[usona ŝtato]] [[Georgio]]. Laŭ popolnombrado, en la jaro [[2000]] ĝi havis 416.474 loĝantojn. En la pli granda urbaro, kies centro ĝi estas, vivas inter 3 kaj 4 milionoj da homoj. Ĝi estas la ĉefurbo de [[Kantono Fulton, Georgio]].
Kromnomoj de Atlanto inkluzivas "la Feniks-Urbo", ĉar ĝia rekonstruiĝo post la [[Usona Enlanda Milito]] estas taksita simila al la leviĝo el cindroj de la mita [[fenikso (birdo)|fenikso]]; "la pordega urbo de la sudo", pro tio ke ĝi estis fervoj-centro; kaj "la urbo tro okupata por malami", pro la relativa senperforteco dum la [[Afrikusona Civilrajta Movado|Civilrajta movado]] en la [[1960-aj jaroj]].