Monarkio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
ABCDEAN (diskuto | kontribuoj)
Linio 46:
 
== Geografio ==
[[Dosiero:European Union member states by head of state.svg|eta|270px|maldekstre|Politikaj reĝimoj en la [[Eŭropa Unio]]: en ruĝa koloro la monarkioj kaj en blua la majoritataj respublikoj.]]
La deveno, evoluo kaj rezulto de la diversaj monarkioj plej ofte estas similaj en la diversaj mondoregionoj, kaj ankaŭ ofte okazas esceptaj kazoj. En [[Ameriko]] estis diverstipaj monarkioj ([[aztekoj]], [[inkaoj]] ktp.) antaŭ la alveno de la eŭropanoj, kiuj fakte anstataŭis la iamajn per la propraj. Okazis diversaj klopodoj post la kolonia epoko por remeti monarkiojn, preskaŭ ĉiam nur kiel provizora eksperimento, kiel ekzemple en [[Meksiko]] aŭ [[Haitio]]; nur en [[Brazilo]] la klopodo daŭris pliajn jarojn ([[Brazila Imperio]]) pro ligo al la situacio en la metropolo [[Portugalio]].
[[Dosiero:European monarchies.svg|eta|432x432ra|Monarkioj en Eŭropa:en purpla koloro estas monarkioj kaj blua koloro estas respublikoj kaj federaciaj.]]
 
 
En [[Eŭropo]] estis tradicie multaj monarkioj. En [[Centra Eŭropo]] estis same multaj tradiciaj monarkioj en [[Germanio]], [[Aŭstrio]], [[Hungario]], [[Ĉeĥio]], [[Pollando]] ktp. Ĉiuj malaperis ĉefe post la eventoj de la [[Unua Mondmilito]] kaj poste post la [[Dua Mondmilito]]. Ankaŭ en Suda Eŭropo malaperis monarkio el [[Portugalio]], [[Italio]] kaj [[Grekio]] (laŭ tiu ordo) laŭlonge de la [[20a jarcento]], dum, kiel escepta kazo, en [[Hispanio]] post interrompo de preskaŭ duonjarcento, ĝi estis remetita dum la [[1970-aj jaroj]], nur kiel parto de reveno al demokratio. En [[Orienta Eŭropo]] monarkioj malaperis el [[Rumanio]], [[Bulgario]] kaj ĉefe el [[Rusio]] post la [[Oktobra Revolucio|komunisma revolucio]]. En [[Okcidenta Eŭropo]] monarkioj restis en tri tre rilataj inter si landoj, nome [[Nederlando]], [[Belgio]] kaj [[Luksemburgo]], kaj same en tre escepta kazo kia [[Unuiĝinta Reĝlando]], kiu krome eksportis la atingamplekson de sia monarkio al landoj tra la tuta mondo pere de la [[koloniismo]]. Ankaŭ aliaj monarkioj kiaj tiu nederlanda aŭ belga estis eksportitaj. Restis monarkioj ankaŭ en tre komunrilataj landoj en [[Skandinavio]] nome en [[Norvegio]], [[Svedio]] kaj [[Danio]].
Linio 54 ⟶ 55:
 
== Monarkio kaj religio ==
[[Dosiero:King Mohammed VI Morocco 23 April 2002.jpg|thumb|250px352x352px|Tiama usona prezidento [[George Walker Bush|George Bush]] kaj [[Mohamedo la 6-a (Maroko)|Mohamedo la 6-a]], reĝo de [[Maroko]], kiu estas konsiderata de la maroka tradicio posteulo de la profeto [[Mohamedo]] (23a de Aprilo 2002).]]
En kelkaj monarkioj, ĉefe en la antikvaj apokoj, oni havigis al la monarko (kaj ankaŭ ak ties dinastio) [[diaĵo|diecan karakteron]], por ekzemplo, la [[faraono|faraonoj de Antikva Egipto]] aŭ la [[romia imperiestro|romiaj imperiestroj]], kiuj estis konsideritaj dioj mem. Malproksime de tiu koncepto de la [[Monarko|reĝo]] kiel [[dio]], eĉ en la 2020-aj jaroj, kvankam la koncernaj ŝtatoj mem estas nereligiaj, kelkaj [[konstitucia monarkio|parlamentaj monarkioj]], plue estas ligitaj al difinita religio, ĉu ŝtata religio ĉu ne. Por ekzemplo, [[Hispanio]] kaj [[Belgio]] al [[katolikismo]], [[Unuiĝinta Reĝlando]] kaj [[Nederlando]] al [[Protestantismo]]. Estas aliaj multaj ekzemploj, kaj nuntempaj kaj historiaj, kiel tiuj de la rusaj [[caro]]j, kiuj ĝis antaŭ la [[Rusa Revolucio de 1917|Rusa Revolucio]] kiu finigis la regadon de la [[dinastio Romanov]], estis ligitaj al la [[Rusa Ortodoksa Eklezio|Ortodoksa Eklezio]]. En [[Islamo]], la otomana [[kaliflando]] konstituis monarkion subtenitan soci-politike de la islamaj institucioj, same kiel la nuntempaj monarkioj de [[Sauda Arabio]] kaj [[Maroko]], sed ne nur, ankaŭ ĉe Jordanio, kaj la ŝtatetoj de la [[Persa Golfo]]. Diference de aliaj ekzemploj de monarkioj, ankoraŭ hodiaŭ estas sektoroj kiuj defendas la ideon de revenon al kaliflando, kio malfermas eblon kaj polemikon pri restarigo de monarkioj en [[Mezoriento]].<ref> Shaij Nazim al-Qubrusi: [http://peru-islam.blogspot.com/2009/03/sultanes-reyes-monarquia-y-democracia.html Sultanes, Reyes, Monarquía y Democracia] Monarkiismo kaj Islamo.</ref>