Sejdo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
FlaBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: no:Seid
Neniu resumo de redakto
Linio 23:
[[pl:Seid]]
[[sv:Sejd]]
 
----------------
En nia Metiejo vi trovas multajn utilajn materialojn, pri kiuj ni neniam sendas apartajn avertomesaĝojn. Tamen valoras studi ankaŭ ties enhavon.
 
 
Hodiuax estis alŝutita tien aro da ekzamentaskoj, kompleta specimeno de skriba hungara abiturienta ekzameno pri Esperanto.
 
La specimeno estas tiu de la altigita nivelo (pli alta ol la meza) kaj konsistas el 4 ĉefaj partoj: kvarfoje 8-paĝaj kajeretoj. Al la dokumento apartenas ankaŭ 30 minutojn longa sondosiero, por kies alŝuto ni bezonis turni nin al alia servo ĉar nia servilo ne povas trakti tiel grandajn dosierojn.
 
La dokumento estas la oficiala versio de la ekzameno, do entenas ankaŭ klarigojn kaj instrukciojn por la taksontoj. Por helpi vin, ni aldonis al la materialoj esperantlingvajn tradukojn tie, kie origine estis nur nacilingva teksto.
 
 
La tuto donos al vi superrigardon pri la nivelo de la lingvoinstruado en Hungario kaj pri la tieaj postuloj de abiturienta ekzameno.
 
 
Eĉ se vi mem ne planas okazigi ekzamenojn, kaj estas tiel bonŝanca, ke vi ne devas tiaĵojn mem krei, tutcerte valoras dediĉi tempon por la informiĝo.
 
 
Gratulon kaj dankon al Márta Kovács, respondeculo de tiu grava laboro.
 
 
Loko de la materialo: METIEJO >>>>: Ekzamen-materialoj ---- NOVA !!!
 
Ne forgesu, ke por uzo de la Metiejo vi unue devas ensaluti.
 
 
Bonan laboron deziras al vi: Katalin Kovats, redaktoro
 
 
Rimarko: Pluraj eroj de la serio baldaŭ estos publikigitaj kiel unuopaj taskoj en la Lerniloteko