Albert Camus: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 3 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
de absurdo kaj Sizifo
Linio 7:
'''Albert CAMUS''' {{prononco|Albèr Kam''u''}} (naskiĝis la [[7-an de novembro]] [[1913]], mortis la [[4-an de januaro]] [[1960]]) estis [[franca]] [[verkisto]] kaj [[filozofo]]. Li estis [[Nobel-premio pri literaturo|nobelpremiito pri literaturo]] en [[1957]].
 
Bazo de la verko de Camus estas la filozofio de la [[absurda Teatro|absurdo]], kiu estas bazita sur la ekkono de la sensenceco de la homa vivo. Tamen laŭ Camus la homoj estas liberaj kaj povas kontraŭbatali tiun sorton de sensenceco. Tiun sintenon tre koncize resumas unu frazo el la eseo "La mito de Sizifo": "Ni devas imagi, ke [[Sizifo]] estis feliĉa homo".
 
La filozofia pensaro de Camus kondukis lin al seniluzia humanismo, kiu estas klare perceptebla en liaj verkoj. Samtempe ĝi instigis lin al politika aktivado: Camus partoprenis la [[Franca rezistado|Francan rezistadon]] en la dua mondmilito kaj provis peri pacan finiĝon de la [[Milito de Alĝerio]].