Grigorij Arosev: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
}}
 
'''Grigorij L. AROSEV''' ({{lang-ru|Григорий Аросев}}; naskiĝis la [[4-an de oktobro]] [[1979]] en [[Moskvo]], [[Soveta Unio]], nune [[Rusio]]) estas devenanta el Rusio esperantisto. Ekde 2013 loĝas en [[Germanio]].
 
Laŭ diplomo li estas [[teatrologo]] (teatra [[historiisto]], [[ĵurnalisto]] kaj [[kritikisto]]). Verkas ruslingve prozon, poezion kaj priliteraturajn artikolojn, kiuj regule aperas en diversaj gazetoj kaj ĵurnaloj. En 2011 en Moskvo aperis lia unua ruslingva rakontokolekto "Notoj de la tromensoginto" ("Записки изолгавшегося", Moskvo, 2011), kiun sekvis pliaj ruslingvaj libroj "Unu por ĉiuj" ("Одна для всех", Moskvo, 2014), "Nekonvena" ("Неуместный", Berlin, 2016), "Tegaĵo" ("Оболочка", Berlin, 2018), romano verkita en kunaŭtoreco kun rusia verkisto Jevgenij Kremĉukov "Divido je la nokto" ("Деление на ночь", Moskvo, 2020) kaj biografio de Vladimir Dmitrieviĉ Nabokov - patro de la samnoma verkisto [[Vladimir Nabokov]] ("Владимир Набоков, отец Владимира Набокова", Moskvo, 2021). Laboris en televida kanalo "[[Kulturo (televidkanalo)|Kulturo]]" kiel ĉefredaktoro de kinostudio kaj en informagentejo [[ITAR-TASS]]. Nun en Germanio kiel deĵorredaktoro gvidas la ruslingvan semajnĵurnalon "Russkaja Germanija" (Rusa Germanio), krome laboras kiel ĵurnalisto ĉe la radio "Russkij Berlin" (Rusa Berlino). Dum kvin jaroj laboris ĉe la amaskomunika kompanio [[Deutsche Welle]] (Germana ondo). Krome lanĉis kaj ĉefredaktas la ruslingvan literaturan revuon "Berlin.Berega"<ref>[http://www.berlin-berega.de Berlin.Berega]"</ref>.
 
Arosev ankaŭ verkis en Esperanto. Eldonejo [[Impeto]] eldonis du liajn librojn ("Sonet' Сонет" kaj ".RU"). Rakontoj kaj poemoj de Arosev aperis ankaŭ en diversaj kolektoj ("Mondoj", "Moskvaj sonoriloj", "El ombro" ktp) kaj E-gazetoj ("La KancerKliniko", "Monato", "REGo", "[[La ondoOndo de Esperanto|La Ondo de Esperanto]]" k.a.). Krom seriozaj verkoj li multe versis humure, ekzemple lia ridiga verso-aro [[Portretoj de profetoj]], en kiu estis versaĵoj dediĉitaj al famaj esperantistoj de 90la 1990-aj jaroj.
 
Li kuntradukis kun [[Kris Long]] kaj [[Mikaelo Bronŝtejn]] elektitajn verkojn de [[Iosif Brodskij]]: ''De nenie kun amo''. Li estis [[redaktoro]] de la rubrikoj ''[[Arto]]'' kaj ''[[Sporto]]'' en [[Monato (gazeto)|"Monato"]] en la [[periodo]] [[1999]]-[[2005]]. Iama aktivulo de [[SEJM]] (komitatano en [[1995]]-[[2000]], [[kunordiganto]] en [[1997]]-[[2000]]) kaj [[TEJO]] (komitatano en [[1995]]-[[1999]], [[komisiito]] en [[1999]], estrarano ([[vicprezidanto]]) en [[1999]]-[[2000]]).
 
Arosev estis prezidanto de [[REU]] de 2010 ĝis 2013. Ekde 2013 loĝas en Germanio.
 
== Esperantlingvaj verkoj aŭ tradukoj de Grigorij Arosev ==