Halina Gorecka: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''Halina GORECKA''' (naskiĝis la [[6-an de novembro]] [[1959]] en [[Kazaĥio]]) estas [[Sovetio|sovetia]] kaj [[Rusio|rusia]] esperantistino. Ŝi ricevis matematikan kleron en la [[Urala Ŝtata Universitato]] ([[Sverdlovsk]], nun [[Jekaterinburgo]]). Gorecka oficis kiel inĝeniero pri komputado en granda projekta firmao kaj nun (2009) estas eldonisto.
 
Gorecka lernis Esperanton en [[1979]]. Poste ŝi movadumis kiel sekretario kaj prezidanto de la Sverdlovska Esperanto-Klubo, prezidanto de la Urala Esperanto-Komitato kaj de la [[Urala Esperantista Societo]] ([[UES]]), vicprezidanto de Rusia Esperantista Unio ([[Rusia Esperantista Unio|REU]]) (1994-1995) kaj estis la unua redaktoro de [[Bulteno de REU]]. Ŝi estis organizanto de multaj renkontiĝoj kaj konferencoj en [[Uralo]] kaj peranto de Universala Esperanto-Asocio ([[UEA]]) kaj reprezentanto de [[Monda Turismo]] en Ruslando. Gorecka ankaŭ estis ĵuriano en [[Belartaj Konkursoj de UEA]].