Chiswick: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto urbo|regiono-ISO=UKI}}
'''Chiswick''' (/ˈtʃɪzɪk/ (ĈIZ-ik)<ref>[https://londonist.com/2011/10/pronunciation "How Do You Pronounce Theydon Bois?".] Londonist. Alirita la 25an de Aprilo 2019. </ref> estas [[distrikto]] de Okcidenta [[Londono]], Anglio. Ĝi enhavas ''Hogarth's House'', nome iama rezidejo de la angla asrtisto de la 18-a jarcento [[William Hogarth]]; ''Chiswick House'', [[Paladianismo|nov-paladianisma]] [[vilao]] konsiderita unu el la plej fajnaj en Anglio; kaj ''Fuller's Brewery'', nome unu el la plej grandaj kaj plej malnovaj [[bierfarejo]]j de Londono. Ĉe [[meandro]] de la rivero [[Tamizo]] uzata por konkurenca kaj distra remado, kun kelkaj remadkluboj ĉe la riverbordo, la fina loko por la Boata Konkurenco estas ĝuste malsupren laŭrivere de la Ponto Chiswick.
 
{{redaktata}}
Havinta bonan komunikadon kun Londono, Chiswick iĝis populara kampara retirejo kaj parto de la ĉeurba kreko de Londono fine de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj. Poste la ĉefurbo pli kaj pli absorbis la iaman paroĥejon. La nuna centro por vendejoj kaj restoracioj estas ''Chiswick High Road''.
 
Homoj kiuj loĝis en Chiswick estis la poetoj [[Alexander Pope]] kaj [[W. B. Yeats]], la itala poeto kaj revoluciulo [[Ugo Foscolo]], la [[Impresionismo|impresionista]] pentristo [[Camille Pissarro]], la romanisto [[E. M. Forster]], rok-muzikistoj [[Pete Townshend]] kaj [[John Entwistle]], kaj teatra reĝisoro [[Peter Brook]].
 
==Notoj==
<references/>
 
{{Bibliotekoj}}
[[Kategorio:Distriktoj de Londono]]