Peronismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 2 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8.5
Linio 21:
 
==La bombardado kaj la fino==
Dum supozata klopodo murdi Perón por posta [[puĉo]], la 16an de junio de [[1955]] tagmeze, ĉirkaŭ tridek aviadiloj de la ŝiparmeo kaj de la arearmeo [[Bombardado de Placo Majo|bombardadis kaj mitralis la loĝantaron]] de Bonaero ĉe la [[Placo Majo]] kaj aliaj lokoj.<ref name="Bevilacqua">http://tiempo.infonews.com/2012/02/15/verano-1185-hay-que-matar-a-peron.php {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20121015195042/http://tiempo.infonews.com/2012/02/15/verano-1185-hay-que-matar-a-peron.php |date=2012-10-15 }} Hay que matar a Perón, Pedro Bevilacqua, 16a de februaro de 2012}}</ref> Tiu atako okazigis ĉirkaŭ 355 mortojn kaj 600 vunditojn kaj antaŭanoncis la postan aperon de la [[ŝtata terorismo]], kiu poste absolute malatentos la popolan suferon por la politikaj celoj. Perón ne estis atingita, ĉar li forestis el la diversaj atakitaj lokoj. Sekvis atakoj al preĝejoj fare de kolerigitaj defendantoj de la reĝimo, kiu volis kontraŭi la opoziciantojn influitajn de la katolika eklezio.
 
Septembre, Perón estis elpostenigita de nova puĉo nomita [[Liberiga Revolucio (Argentino)|''Revolución Libertadora'' (Liberiga Revolucio)]], kiu malpermesis peronismon, multaj el kies partianoj estis arestitaj aŭ eĉ mortpafitaj, kio havigis al la puĉo la nomon de «revolución fusiladora» (Mortpafiga Revolucio). Perón ekziliĝis ĝis la rekupero de la demokratio en 1973. Spite la malpermeson, la peronismo pluinfluos sur la argentina politiko.