Ĝermolisto de aŭstraliaj esperantistoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 14:
'''Alan''' kaj '''Jennifer''' (''Jenny'') '''BISHOP''' estas esperantista geedza paro vivanta en ''Hawthorn'', [[Viktorio (Aŭstralio)|Viktorio]]. Jennifer Bishop estas Esperanto-instruistino aktiva en [[ILEI]], membro de la [[Internacia Rajtigita Ekzamenantaro]], kontribuis al la libro ''[[La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin]]'' kaj en [[Komitato de UEA 1998-2001|1998-2001]] reprezentis [[Aŭstralia Esperanto-Asocio|Aŭstralian Esperanto-Asocion]] en la [[komitato de UEA]]. Plurajn jarojn ŝi estis vicprezidanto kaj estrarano pri eksteraj rilatoj de [[Aŭstralia Esperanto-Asocio]].<!-- ekzemple jen la estrara konsisto de 2003: http://www.ilei.info/ipr/el_la_landoj_03_2.htm --> Alan Bishop, esperantistiĝinta en 1993, estas (nun emerita) profesoro pri Edukado de ''Monash''-Universitato, [[Melburno]], kie multajn jarojn laboris ankaŭ la edzino, kaj interalie gvidis la artan programon de la [[UK 1997]] en [[Adelajdo]]. Ambaŭ ekde la 1990-aj jaroj prizorgas la somerferian ''Aŭstralian Esperanto-Somerkursaron'' (AESK), kiu debutis en 1984, kaj kune en la 2000-aj jaroj ankaŭ plurajn jarojn flegis projekton ''"EKPAROLI", Esperanto Kiel Propedeŭtiko Al la Rapidigo de Orientlingvo-Lernado kaj Instruado,'' en unuagradaj lernejoj de Viktorio. Ekde 2006 ambaŭ aktive engaĝiĝas en [[Muzika Esperanto-Ligo]], Adam Bishop en la pozicio de prezidanto, Jennifer en pozicio de kasisto kaj vicprezidanto. Krome ambaŭ ankaŭ aktivas en la [[Asocio de Verduloj Esperantistaj]], kaj interalie kun [[Sándor Horváth]] kaj Brian Currie reprezentis ĝin en la unua tutmonda kongreso de la Verdaj Partioj en aprilo 2001 en [[Kanbero]].<!-- fonto http://www.verduloj.org/23/rap_renk.htm -->
 
=== ;Eksteraj ligiloj ===
* [http://www.ipernity.com/doc/markespero/4080343 foto de ambaŭ en la ''Aŭstralia Esperanto-Somerkursaro'' (AESK) de 2009]
* [http://www.ilei.info/ipr/j__bishop.htm informoj pri la projekto "EKPAROLI", Esperanto Kiel Propedeŭtiko Al la Rapidigo de Orientlingvo-Lernado kaj Instruado, en unuagradaj lernejoj de Viktorio]
* [http://www.gazetoteko.com/muziko/mel2.pdf enkonduka saluto de Alan Bishop kun iom da biografiaj informoj en la jara bulteno de Muzika Esperanto-Ligo en julio 2007]
 
===J. Booth===
 
'''J. Booth''' estis pioniro en Aŭstralio en komenco de 20-a jarcento aktiva en socialisma medio <ref>Ruslanda Esperantisto. ''Esperantista Movado''. Nro 8 p. 152. Aŭg. 1906</ref>
<!--
== C ==
== D ==
-->
 
== E ==
=== [[Nicole Else]] ===