Akvoralo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
Ties breda medio estas marŝoj, kanaloj, lagunetoj kaj junkejoj tra [[Eŭropo]] kaj [[Azio]]. Nordaj kaj orientaj loĝantaroj migras, sed la specio estas loĝanta en okcidenta kaj suda Eŭropo, kies nombreco pliiĝas pro alvenintaj migrantoj vintre. Ili estas ĝis 200.000 bredoparoj en Eŭropo.
==Aspekto==
Plenkreskuloj estas 23-28 cm longaj, kaj havas ĉefe '''brunajn suprajn partojn -kun regulaj malhelaj makuletoj de centro de plumoj- kaj grizbluajn vizaĝo, gorĝo kaj brusto''' kun nigrablankonigra vertikala striado ĉeflanke sube. La korpo estas flankebena por helpi facilan trapasadon inter kanejo. Ili havas longajn fingrojn, mallongan agiteman voston -blanka sube- kaj '''longegan (3-4.5 cm) fajnan ruĝecan bekon''', multe pli longa ol tiu de porzanoj, krekso aŭ aliaj raledoj, kaj pro tio eco diferenciga. Kruroj estas flavecaj.
 
Junuloj estas similaj al plenkreskuloj, sed grizbluo estas pli bruna kaj striita ankaŭ ĉebruste. Idoj estas nigraj kiel tiuj de aliaj raledoj.
 
==Bredado==
Bredado enhavas '''ceremonion de manĝigado de la ino farata de masklo kaj bekofrostado''' eĉ dum kovado. Ambaŭ konstruas etan tegmentitan neston el junkoj en seka loko de marŝa plantaro proksime de akvo.