'''Pierre CORRET''' ([kore)], franco, d-ro. med. Nask. 1881. Lia pordoktoreca tezo, kiun 1i prezentis kun tre granda sukceso, estis: Utileco kaj ebleco de alpreno de int. helplingvo por la Medicino, Paris, 1908. Ankaŭ tre kompetenta pri Radio, elpensis aparatojn. Gen. sekr. de SFPE, 1908-11. Skribis en diversaj E-istaj gazetoj, kaj precipe en LI, kie, kun Cart[[Théophile CART]], li energie atakis Idon[[Ido]]n, kontraŭbatalis ĉiun ŝanĝon aŭ neologismon, kaj partoprenis en la diskutoj inter Cart kaj Bourlet pri la vortaro Grosjean-Maupin (Franco-Esperanta). Sciencamanto li skribis en Int. Scienca Revuo, kaj turnis sian atenton precipe al la Radio. Prezidis "Int. Radio-Asocio" (fond. 1924); ĉefred. de "Int. Radio Revuo" 1926.
Krom multaj artikoloj kelkaj broŝuroj kaj sia tezo, li verkis: *Int. Radio-Leksikono seslingva, 1925. *Raportoj pri la 2a, 3a, 4a, 5a Kongresoj, 1906-09. (La 2a kaj 3a kun Artigues). *Trad. de [[Jules RomainsROMAINS]], [[Knock]], 1932, prezentita dum la [[24a UK 1932|XXIV-a Kongreso.]] LKen 1909 Akademiano, 1920Parizo. L. BAŜTIEN.
LK 1909 [[Akademio de Esperanto|Akademiano]], 1920. L. BASTIEN.
|