Neŭtono: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e malligis Newton |
+ ligilo al gravito |
||
Linio 1:
<b>[[Neŭtono]] ([[1642]]-[[1727]])</b> (angle, <em>Isaac Newton</em>) estis brita
sorĉisto, alĥemiisto, numerologo, matematikisto kaj fizikisto, la plej
bona [[sciencisto]] de iu ajn epoko, kiu eltrovis <b>la tri leĝojn de fizika
movo, la leĝon de universala [[gravito]] kaj infiniteziman [[kalkulo|kalkulon]]</b>
([[Leibnitz]] sendepende eltrovis la infiniteziman kalkulon) kaj inventis la
<b>reflektantan teleskopon</b>. Sed, super ĉio, <b>la fiziko de Neŭtono
klarigis la [[astronomio|astronomion]] de [[Koperniko]] kaj
[[Keplero]] </b>, kiu metis la Sunon, ne la [[Tero|Teron]],
ĉe la centro de la universo. Nek la tradicia fiziko de
[[Aristotelo]] nek la de [[Galileo]] povis klarigi la kopernikan sistemon.
Per tio, Neŭtono firme najlis modernan sciencon en la [[mondbildo]]n de la
Okcidento kaj instigis la Iluminecon de la [[18-a jarcento]].
La fiziko de Neŭtono, la klasika mekaniko, staris sen defio ĝis <b>[[20-a jarcento]]</b>, kiu vidis la alvenon de la fiziko de [[Ejnstejno]] kaj la kvantuma mekaniko.
Aparte de liaj elegantaj, sintezantaj formuloj, Neŭtono enkondukis al
fiziko la ideon de forto kiu povas agi trans distanco -- ekzemple,
gravito. La ideo verŝajne devenas de la esploroj de Keplero pri planeda
moviĝo kaj la de Gilberto pri magnetopovo. La fiziko de Galileo, por
komparo, estis tute mekanika.
Neŭtono studis ĉe [[Triunuo]] de
[[Kembriĝo]] <b>[[1661]]-[[1668|68]]</b>. Li plejparte ignoris siajn kursojn kaj studis la
problemojn, kiuj interesis sin. Kiam Kembriĝo estis malfermita de <b>la
pesto de [[1665]]-[[1666|66]]</b>, Neŭtono revenis al la familia bieno kaj tie
revoluciigis fizikon, [[matematiko]]n, astronomion kaj optikon. En <b>[[1669]]</b>,
li fariĝis [[profesoro]] de matematiko ĉe Triunuo.
Neŭtono klarigas sian fizikon en sia majstra verko, la
<cite>Principia</cite> ([[1687]]):
=== la tri leĝoj de movo: ===
<ol>
<li><em>La leĝo de inercio:</em>
Korpo restas senmova aŭ en uniforma stato de movo krom se forto agas sur
ĝin.
<li> <em>F=ma:</em> forto (F) egalas la maso (m) obligita de la akcelo
(a).
<li> Se du korpoj efikas per fortoj sur unun de la alia, tiuj ĉi fortoj
havas la saman grandojn kaj mala direktojn.
</ol>
La unua leĝo devenas de la ideo de Galileo pri inercio kaj priskribas
korpon ne movita de forto. La dua leĝo priskribas la korpon movita de
forto...
=== la leĝo de universala [[gravito]]: ===
Laŭ legendo, unufoje kiam Neŭtono sidis <b>sub pomujo</b>, pensante
pri la movado de la luno, li estis frapita de pomo sur la kapo kaj en tiu
momento ekvidis la unecon de planeda movado kaj korpa movado. Aplikinte la
tri leĝojn de movo al la tri leĝoj
de Keplero pri planeda moviĝo, Neŭtono malkovris <b>la leĝon de
universala gravito</b>. Laŭ la leĝo, ĉiu maso allogas ĉiun alian mason
per la potenco de gravito, kiu agas ne mekanike sed trans distancon kiel
<b>kampo de forto</b>. La grandeco de la forto estas proporcia al la maso
de la du korpoj kaj inverse proporcia al la distanco inter la du.
Pli precize:
<blockquote>
<em>
F = (G * m1 * m2) / (r ^ 2)
</em>
</blockquote>
kie <b>m1</b> estas la maso de la unua objekto, <b>m2</b> la maso de la dua
objekto, <b>r</b> la distanco inter la centroj de la du objekto kaj
<b>G</b> estas
universala konstanto.
Ekzemple, la gravito de objekto duoble pli peza estas duoble forta, kaj
la gravito de objekto duoble pli malproksima estas kvaroble pli malforta.
=== aliaĵoj ===
La patro de Neŭtono estis senalfabeta. Li mortis antaŭ la nasko de
Neŭtono. Lia vicpatro estis bienestro.
Religie Neŭtono estis publike anglikana, sed private li ne kredis al
la Triunuo sed kredis ke
[[arianismo]] estis la vera formo de
primitiva [[kristanismo]]. Sur la mortolito, li
rifuzis la anglikanan [[sakramento]]n.
Kvankam neŭtona fiziko poste estis uzita por subteni la materialisman
kosmologion (ekzemple, la de Laplaco), Neŭtono mem ne vidis la mondon
tiele, kies mondbildo inkluzivis ne nur arianismon, sed ankaŭ sorĉon,
numerlogion, astrologion kaj alĥemion.
Kvankam Neŭtono helpis fondi [[modernismo]]n,
la moderna mondbildo de la Okcidento, Neŭtono mem pensis antaŭmonderne.
----
/Priparolu
|