Tuniko: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
plibonigo laŭ la germana |
||
Linio 1:
Historie, [[Vestado]]
▲[[de:Tunika]] kiel vesto
La '''tuniko''' estis romia vesto de viroj kaj virinoj, kiu estis portata sub la [[togo (vesto)|togo]] direkte sur la korpo (ĝi longis ĝis la [[genuo]]j ĉe viroj, ĝis la [[maleolo]] ĉe virinoj). Ĝi estis super la [[kokso]] per [[zono]] kunligita, kiu longis ĝis la genuo. La tuniko pretiĝis el blanka [[lano]] kaj komence sen maniko. Oni pli poste ekuzis tunikon kun mallonga [[maniko]], kiu ne atingis la [[kubuto]]n. La virinoj portis super la interna, senmanika tuniko ankoraŭ unu kun maniko (''stola''), kiu kovris la duonon de la supra brako kaj havis fendon eksterflanken per agrafo (''fibulae'') kuntenita.
*La tuniko de la knaboj kaj la soldatoj estis ruĝa (''tunica russa'').
*La tuniko de la senatoroj estis meze, de la brusto ĝis la suba [[orlo]] per purpurstrio alteksita (''tunica laticlavia'');
*tiu de la kavaliroj estas per du similaj strioj ornamitaj (''tunica angusticlavia''), sed ili portis en la tempo de la cezaroj ankaŭ ''tunica laticlavia''.
*La triumfantoj portis purpurtunikon, sur kies orlo oraj palmoj estis broditaj (''tunica palmata'').
*La unufarbaj, senornamaj tunikoj (''tunica recta'') estis transdonitaj al la junuloj, kiam ili ricevis ankaŭ la ''toga virilis'' kaj la virinoj ricevis ĝin kiel fianĉinan veston de la gepatroj.
La tuniko de la romiaj episkopoj estas blanka mantelo el [[lino]], kiu longas ĝis la piedoj kaj estas fiksita per ''cingulum'' ĉirkaŭ la kokso.
|