Pacismo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rwelean (diskuto | kontribuoj) E > Esperanto P > Pacismo Z > Zamenhof |
|||
Linio 7:
La pacismo estas aro de la ideoj, kiuj „anstataŭigas militon per juĝo por la solvo de la malkonsentoj internaciaj.“
Estas nature, ke
6 apr. 1905 en [[Parizo]] li preparis fondiĝon de Int. Societo E-ista por la Paco en ĉeesto de 16 personoj, kaj oni decidis fondi ankaŭ revuon monatan „[[Espero Pacifista]]“. Dum la 1-a UK en [[Bulonjo-ĉe-Maro|Boulogne-sur-Mer]], 1905, Moch aranĝis kunvenon de la societo; ĉeestis 39 membroj el 12 nacioj. La int. kongresoj de E, precipe la unua, estis manifestacioj pacifistaj. Ankaŭ la apudkongresaj paroladoj de urbestroj de Folkestone, Dover, kaj Calais estis E-istaj pacifistaj deklaracioj.
Linio 21:
Estis por longa tempo la lasta triumfo de E-pacifista movado. La gazeto post kvarjara daŭro ne plu aperis, la societo mortis. Kaŭzoj estis, ke post 1908 la tuta mondo fariĝis militema, ne plu kredis al ebleco de pacifista solvo de int. konfliktoj. La unua E-istoj estis preskaŭ ĉiuj pacifistoj. Nun aperis en naciaj prop. gazetoj eĉ preskaŭ ŝovinistaj artikoloj. Ankaŭ la lingvaj disputoj en 1908/9 malutilis al la afero, eĉ Moch forlasis E-n, kaj mem la batalo por la plej taŭga organiza formo absorbis la fortojn de la E-istoj.
Ke dum la mondmilito la armiloj de la spirito silentadis, estas kompreneble. [[UEA]] tiam uzis E-n por tre dankindaj homamaj celoj, helpo al malfeliĉaj viktimoj, pero de korespondaĵoj, ktp., sed agado en senco pacifista estis ne nur vana sed eĉ danĝera. Eĉ puran lingvan propagandon ŝovinistoj malhelpis per kalumnio de „defetismo“. La mondmilito ne nur sufokis ĉian pacifistan propagandon, sed la registaroj, kiuj ĝis nun ne ŝatis kaj tial ne subtenis E-n, nun ekuzis ĝin, por „informi“ la neŭtralan eksterlandon. Precipe Germanujo tiel agis.
Sed tuj post la milito sin montris, ke la E-istoj kiel unuaj sin retrovis en pacifista spirito. Iliaj kongresoj (Hago kaj [[Prago]]), estis la unuaj, en kiuj la „malamikaj“ nacioj kune kunlaboris. Estis fondita en 1923 „Universala E Pacifista Ligo“, unua
== Notoj ==
|