Infikso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ĉe Google estas 27 trafoj por "enafikso", 30 por "ensilabo" kaj 3 por "enderivilo". Mi forigis la vortojn, ĉar temas pri orginala esplorado. Uzu la terminon "infikso", kiu troviĝas eĉ en PIV.
e Interfikso -j-
Linio 4:
 
Oni povus kredi, ke ĉiu [[sufikso]] de [[Esperanto]] vere estas infikso: Ekzemple en la vorto ''hundeto'' la afikso ''-et-'' metatas inter ''hund-'' kaj ''-o''. Tamen kaj ''hund-'' kaj ''-o'' estas morfemoj: La unua estas [[leksika morfemo]], dum la lasta estas [[gramatika morfemo]]. Do la elemento ''-et-'' neniel "rompas" memstaran morfemon, nur trudas sin inter du morfemojn kaj post la leksikan, kiu portas la [[semantiko|semantikan]] [[signifo]]n. Per [[elizio]] tio pli klaras: ''hund'''et''''''.
Veran infiksadon en Esperanto oni trovas ekzemple en la kelkfoje uzata vorto ''baldegaŭ'', kie la afikso ''-eg-'' aperas ene de unueca morfemo ''baldaŭ''. Alia ekzemplo en Esperanto estas la proponita infikso ''-j-'' por krei singularajn genre neŭtralajn substantivojn el tiuj, kiuj estas baze viraj aŭ inaj: ''patro'' - ''pajtro'', ''edzo'' - ''ejdzo''. En ili la infikso vere interrompas la radikon, metate tuj post la unua vokalo de ĝi: -''pa-j-tr-'', ''-e-j-dz-.''
 
En [[matematiko]] oni nomas "infikso" ĉiun [[operacio|operacian]] signon, kiu staras ''inter'' la operaciatoj. Ekzemple en la esprimo "8−3" la minuso-signo estas infikso; en la esprimo "−22" ĝi estas [[prefikso]].