Stellan Engholm: Malsamoj inter versioj

[atendante kontrolon][atendante kontrolon]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Flinga (diskuto | kontribuoj)
EdE ŝajnas esti fonto. ĉu ne estas memklara ke noveloj estas multpaĝaj? devas esti Paul N.
Flinga (diskuto | kontribuoj)
mi supozas ke la librejo ankaŭ estis fonto #svedajmalnotitajeistoj Hjalmar Lindstedt, Oscar Fries
Linio 3:
'''Stellan ENGHOLM''' (naskiĝis la {{daton|25|marto|1899}} en [[Stokholmo]], mortis la {{daton|25|januaro|1960}})<ref>[[Historio de Esperanto (Courtinat)|Historio de Esperanto]] III, p. 1262</ref> estis [[sveda esperantisto]], [[instruisto]], [[verkisto]] kaj [[tradukisto]]. Engholm konatiĝis kun Esperanto en 1920, sed iĝis aktiva Esperantisto nur en 1927. Dum plejparto de sia vivo li loĝis en [[Smedjebacken]] kaj [[Ludvika]] en [[Dalekarlio]].
 
Per siaj originalaj romanoj ''[[Al Torento]],'' ''[[Homoj sur la Tero]]'' kaj la duvoluma ''[[Infanoj en Torento]],'' li akiris grandan popularecon. Al la eterna temo, la juneca amo, li sciis doni individuece apartkarakteran prilaboron. ''Vivo Vokas'' estis plua, pli malfrua verko. Lia dua romano, ''Homoj sur la Tero'', gajnis la premion de la romankonkurso de ''[[Literatura Mondo]]'' en 1931. [[Lajos Tárkony]] skribas pri ĝin en [[Enciklopedio de Esperanto]] (EdE):
 
:''Kvankam la libron pezigas balastaj teoriaĵoj, la poezi-inspira sugesto de la vizio pri la amo ekkaptas la leganton. /../ La temo de ĉi tiu libro estas la vivo de bienuloj, diversvojaj sortoj, kiujn kunrokroĉas la ĉefheroo: la Tero. Sobra, kelkfoje tropreciza realismo, profundsonda psikologio, pura stilo, senriproĉa lingvo forgesigas la mankojn de la libro: la malriĉon de okazaĵoj, la tro surtere irantan fantazion. La figuroj de Engholm havas veran karnon kaj sangon, eĉ se la kvanto de la sango ŝajnas iom malmulta.''
 
Laŭ EdE, Engholm pruviĝis talenta verstradukisto en siaj tradukaĵoj aperintaj en ''Literatura Mondo.'' Liajn prozajn tradukojn ”karakterizas klara, flua stilo”. Li tradukis ''[[Gösta Berling]],'' ''[[La Mono de Sinjoro Arne]],'' ''[[La Ringo de la Generalo]]'' – ĉiuj de [[Selma Lagerlöf]] – ''[[Per Balono al la Poluso]]'' – taglibro de [[Salomon August Andrée|Andrée]]-ekspedicio tradukita en kunlaboro kun [[Paul Nylén]] – ''Ekspedicio [[Kon Tiki]]'' de [[Thor Heyerdahl]], ''La Fino'' de [[Folke Bernadotte]] kaj ''La Pasko'' de [[August Strindberg]].
 
Inter 1943 kaj 1952 li redaktis kaj eldonis la revuon ''[[Malgranda Revuo]]n,'' kiu li ankaŭ mem tradukis kaj skribis por.
 
== Verkoj ==
=== Originaloj ===
[[Dosiero:1972 Junuloj en Torento.jpeg|eta|''Junuloj en Torento,'', 1972.]]
* ''[[Malgranda Revuo]]'' (1943–1952) – redaktoro kaj partoj de la enhavo
* ''[[Al Torento]]'' (multpaĝa novelo, 1930; 2-a eldono 1934)
* ''[[Homoj sur la Tero]]'' (romano, 1931; 2-a eldono 1963) – premiita en romano-konkurso de ''Literatura Mondo''
* ''Gvidlibro pri [[Stokholmo|Stockholm]]'' (1933) – kune kun [[Esperanto-movado en Svedio#Komentoj|Hjalmar Lindstedt]]
* ''[[Infanoj en Torento]]'' I (romano, 1934; 2-a eldono 1946)
* ''Infanoj en Torento'' II (romano, 1939)
Linio 27 ⟶ 31:
* Selma Lagerlöf, ''[[La Ringo de la Generalo]]'' (romano, 1938)
* [[Folke Bernadotte]], ''La Fino'' (eseo, 1946)
 
Laŭ [[Libris]], li ankaŭ tradukis ''[[La infanoj de Betlehem]]'' de Selma Lagerlöf, reaperigita de Inko en 2000, tamen laŭ tiu eldono ĝi estas tradukita de Oscar Fries.<ref>http://libris.kb.se/bib/3354188</ref><ref>http://esperanto.davidgsimpson.com/inko/054-6.pdf</ref>
 
=== Artikoloj ===
Engholm kunlaboris al ''Sveda Antologio'' de 1934, kaj per artikoloj kaj beletraĵoj en multaj Esperanto-organoj, unuavice en ''[[La Espero (Svedio)|La Espero]],'' ''[[Literatura Mondo]]'' kaj ''[[Norda Prismo]]''. {{mankas fonto|Li verkis ankaŭ svede.|verkoj ne trovita je libris.kb.se, tamen eble li ne publikigis.}}
 
== Bibliografio ==
* [[Sten Johansson]], ''Kiel legi — ĉu legi — Stellan Engholm?'' [2000].
** En: ''[[Fonto (gazeto)|Fonto]]'' 237, 2000.
** En: ''Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo''. [[Roterdamo]]: [[Universala Esperanto-Asocio]], 2012. 143 paĝoj. Paĝoj 59-68.
** En: ''Kroze – proze. Literatura esearo.'' [[Stokholmo]]: [[Eldona Societo Esperanto]], 2013. 158 paĝoj. Paĝoj 40–49.
* ''[[Esperanto 60-Jara. Skizo pri la Evoluo de la Lingvo Literatura]]'', paĝo 35
 
== Referencoj ==
* {{EdE|linia=jes|Engholm}}
* [https://search.onb.ac.at/primo-explore/search?institution=43ACC_ONB&vid=ONB&tab=default_tab&search_scope=ONB_gesamtbestand&mode=basic&displayMode=full&bulkSize=10&highlight=true&dum=true&query=any,contains,stellan%20engholm&displayField=all Verkoj de kaj pri Stellan Engholm] en la [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]]
{{referencoj}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://esperanto.davidgsimpson.com/inko Elŝuteblaj verkoj de Stellan Engholm]
* [http://www.tekstoj.nl/mr Malgranda Revuo] en rete legeblaj digitalaj kopioj
* [https://search.onb.ac.at/primo-explore/search?institution=43ACC_ONB&vid=ONB&tab=default_tab&search_scope=ONB_gesamtbestand&mode=basic&displayMode=full&bulkSize=10&highlight=true&dum=true&query=any,contains,stellan%20engholm&displayField=all Verkoj de kaj pri Stellan Engholm] en la [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]]
 
{{Unua}}