Stellan Engholm: Malsamoj inter versioj
[atendante kontrolon] | [atendante kontrolon] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Flinga (diskuto | kontribuoj) |
Flinga (diskuto | kontribuoj) korekto |
||
Linio 3:
'''Stellan ENGHOLM''' (naskiĝis la {{daton|25|marto|1899}} en [[Stokholmo]], mortis la {{daton|25|januaro|1960}})<ref>[[Historio de Esperanto (Courtinat)|Historio de Esperanto]] III, p. 1262</ref> estis [[sveda esperantisto]], [[instruisto]], [[verkisto]] kaj [[tradukisto]]. Engholm konatiĝis kun Esperanto en 1920, sed iĝis aktiva Esperantisto nur en 1927. Dum plejparto de sia vivo li loĝis en [[Smedjebacken]] kaj [[Ludvika]] en [[Dalekarlio]].
Per siaj originalaj romanoj ''[[Al Torento]],'' ''[[Homoj sur la Tero]]'' kaj la duvoluma ''[[Infanoj en Torento]],'' li akiris grandan popularecon. [[Lajos Tárkony]] skribas pri lia unua libro, Al Torento, en [[Enciklopedio de Esperanto]] (EdE): ”Al la eterna temo, la juneca amo, li sciis doni individuece apartkarakteran prilaboron.
Lia dua romano, ''Homoj sur la Tero'', gajnis la premion de la romankonkurso de ''[[Literatura Mondo]]'' en 1931. [[Lajos Tárkony|Tárkony]] en EdE denove:
:''Kvankam la libron pezigas balastaj teoriaĵoj, la poezi-inspira sugesto de la vizio pri la amo ekkaptas la leganton. /../ La temo de ĉi tiu libro estas la vivo de bienuloj, diversvojaj sortoj, kiujn kunrokroĉas la ĉefheroo: la Tero. Sobra, kelkfoje tropreciza realismo, profundsonda psikologio, pura stilo, senriproĉa lingvo forgesigas la mankojn de la libro: la malriĉon de okazaĵoj, la tro surtere irantan fantazion. La figuroj de Engholm havas veran karnon kaj sangon, eĉ se la kvanto de la sango ŝajnas iom malmulta.''▼
▲:''
Laŭ EdE, Engholm pruviĝis talenta verstradukisto en siaj tradukaĵoj aperintaj en ''Literatura Mondo.'' Liajn prozajn tradukojn ”karakterizas klara, flua stilo”. Li tradukis ''[[Gösta Berling]],'' ''[[La Mono de Sinjoro Arne]],'' ''[[La Ringo de la Generalo]]'' – ĉiuj de [[Selma Lagerlöf]] – ''[[Per Balono al la Poluso]]'' – taglibro de [[Salomon August Andrée|Andrée]]-ekspedicio tradukita en kunlaboro kun [[Paul Nylén]] – ''Ekspedicio [[Kon Tiki]]'' de [[Thor Heyerdahl]], ''La Fino'' de [[Folke Bernadotte]] kaj ''La Pasko'' de [[August Strindberg]].
|