Kató Lomb: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: de:Kató Lomb
korektigo
Linio 11:
Kiel ŝi esprimis sin, ŝi trafikis en la mondo de lingvoj per tri "aŭtoj", kies nomo estas aŭtoleksio, aŭtografio kaj aŭtologio. (El ĉi tiuj grek-originaj vortoj la ''aŭto-'' signifas ''mem'', kaj la ''-leksio'', ''-grafio'' kaj ''-logio'' signifas la legon, skribon kaj parolon.) La ''aŭtoleksio'' signifas la legon por mi mem: la libro, kiun mi malkovras sole, kiu prezentas novaĵon re- kaj refoje, kiun mi povas kunporti ien ajn, kiu ne tediĝas de la demandado. La ''aŭtografio'' signifas la skribon por mi mem, kiam mi provas skribi pri miaj pensoj, travivaĵoj ĝuste en la lingvo kion mi lernas; ne gravas se ĝi estas stultaĵo, ne gravas se estas malkorekta, ne gravas se ie-tie unu vorto mankas. La ''aŭtologio'' signifas la paroladon kun mi mem, kiam mi provas esprimi miajn pensojn, aŭ kion mi vidas sur la strato, en la lernata lingvo, mi babiladas kun mi mem.
 
Eĉ ŝi tediĝis de la artefabrikitaj dialogoj de lernolibroj, do ŝia plej ŝatata metodo estis, ke ŝi akiris originan romanon en iu lingvo komplete fremda por si, kies temo interesis ŝin (estu ĝi detektiva romano, amromano, aŭ eĉ teknika priskribo taŭgas), kaj el tiu ŝi divenis, deĉifris la bazojn de la lingvo: la esencon de la gramatiko kaj la plej gravajn vortojn. Ŝi ne lasis sin haltigi de la maloftaj, komplikaj esprimoj: ŝi transsaltis ilin, dirante: kio estas grava, tio montriĝos denove, se necesas, klarigos sin mem. ("tuteEstas malgravasmulte pli granda malbono, kese la krimulolibro elsaltassengustiĝas en nia mano pro la multe da interrompoj, ol ne sciiĝi, ĉu la detektiv-inspektisto atentas la murdiston de malantaŭ genistprunel- aŭ kratag-arbusto.")<!-- Így tanulok nyelveket, Aqua, 1995, p. 63.--> Do oni ne vere bezonas eĉ vortaron: ĝi nur forprenas nian emon kaj ĝojon pri la lego kaj malkovro de la teksto. Kion ni mem malkovris, ni memoros tion multe pli. Por ĉi tiu celo ŝi ĉiam uzis propran libron, ĉar dum lego ŝi elskribis por si sur la marĝenon de la paĝo, kion ŝi komprenis per si mem el la teksto. Ĉimaniere oni ne povas eviti, ke pli-malpli frue oni eklernu ion el la lingvo – ĉar onin ne lasos kvieti, kiu estas la murdisto, aŭ ĉu la knabino diros jes. (Cetere, ĉi tiu metodo estis sukcese uzata ankaŭ far de [[Dezső Kosztolányi|KOSZTOLÁNYI Dezső]], pli frue ol Lomb Kató: dum unu sia somerumo kvazaŭ precize same li lernis la portugalan, laŭ sia raporto.)
 
Alio el ŝiaj ŝlosilvortoj estis ''kunteksto'' (eĉ ŝi mem estis ŝerce nomata Kati Kunteksto): unuflanke, la kunteksto estas la determina dum la kompreno de la teksto (estu ĝi vidata aŭ aŭdata), multfoje tio helpas nin, se ni ne komprenas ion; aliflanke, ŝi neniam lernis la vortojn kiel apartajn, sed aŭ ili restis en ŝia kapo surbaze de la legita (kun)teksto (kio povas esti la kiel eble plej bona lernomaniero), aŭ ŝi memorigas ilin kiel inkluditajn en sintagmoj (ekz. "forta vento", "akra vento"): tiel, se oni forgesas unu, tiam la alia vorto ofte uzata kune kun ĝi "antaŭentiras" la alian (tion efikon oni nomas angle "trigger"). El la epitetaj esprimoj multfoje eĉ la genro de la substantivo povas resti en nia kapo.