Brünisried: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 0 sources and tagging 1 as dead.) #IABot (v2.0.8
esperantigita ŝablono (Referencoj), formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 17:
|}}
 
== Pri la komunumo ==
'''Brünisried''' estas komunumo en la [[Sinĝino (distrikto)|distrikto Sinĝino]] en [[Kantono Friburgo]], [[Svislando]]. Ĝi havis 640 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
 
== Geografio ==
Brünisried situas en la [[Svisaj Antaŭalpoj|Friburgaj Antaŭalpoj]] sur terena teraso supre kaj okcidente de la valo de la rivero [[Sinĝino]], al kiu la komunuma teritorio estas senakvigita pere de la rojo ''Grabenbach''. En oriento la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la akvokolekta baseno de la rivero [[Galtera]]. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Brünsiried (sur alteco de 876 m [[s.m.]]) la vilaĝetoj [[Berg]] (sur alteco de 933 m [[s.m.]]), [[Menzisberg]] (sur alteco de 930 m [[s.m.]]) kaj [[Holzgassa]] (sur alteco de 850 m [[s.m.]]), kaj diversaj izolitaj bienoj.<ref>Fonto: [http://map.geodataviewer.admin.ch/geodatenviewer.php?x=587753&y=178616# Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]{{404|date=August 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }}</ref>
 
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,25 km², de kiuj 19,1% estas kovritaj de [[arbaro]], 72,3% servas por [[agrikulturo]] kaj 8,3% por [[setlado]].
<ref>Fonto: [http://www.bfs.admin.ch/bfs/portal/de/index/themen/02/03/blank/data/gemeindedaten.html Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011]</ref>
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Brünisried limas en nordo al [[Alterswil FR|Alterswil]], en oriento al [[Zumholf]], en sudo al [[Plaffeien]], en okcidento al [[Rechthalten]], kaj en nordnordokcidento al [[Sankt-Urso]].
 
== Trafiko ==
En oriento tra la komunuma teritorio kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 177 de [[Tafers]] al [[Plaffeien]], kiu tamen pasas flanke de la vilaĝoj de la komunumo. De la kantona ĉefvojo kondukas la vojo n-ro 3130 tra la vilaĝo al Rechthalten. La plej proksima alveturejo al la [[svisa aŭtovojo A12]] troviĝas en [[Düdingen]] proksimume 12 kilometrojn nordokcidente de la komunumo. Per la buslinio de Friburgo tra Tafers al Plaffeien kaj la lago [[Schwarzsee]] la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Brünisried datiĝas el la jaro [[1294]] kiel ''Brunisriet''. Kiel parto de la [[paroĥo]] Rechthalten Brünisried apartenis de [[1445]] ĝis la [[Helveta Revolucio]] de [[1798]] al la Malnova Kamparo de Friburgo. En la jaro [[1832]] Brünisried konstituiĝis kiel aparta komunumo en la Germana distrikto de Friburgo. Surbaze de la nova konstitucio de [[1848]] ĝi estis atribuita al la nove kreita [[distrikto Sinĝino]].<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1024.php ''Jean-François Steiert'': ''Brünisried'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2004-08-26)]</ref>
 
== Notoj kaj referencoj ==
<references />{{Referencoj}} <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.bruenisried.ch Oficiala retejo de la komunumo Bünisried]
{{komunejokat}}
{{Komunejokat}}
<!---
 
== Bildoj ==
<gallery>
</gallery>
---><br />
{{Navigilo:Komunumoj de la distrikto Sinĝino}}