Kordoteorio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{kunlaboraĵo}}
[[Dosiero:Point&string.png|thumb]]
<b>Teorio de kordoj</b> aŭ <b>Kordoteorio</b>, kiu fakte ekzistas en pluraj variantoj (do, foje nomataj kune plurale kiel "Teorio<b>j</b> de Kordoj"), estas [[teorio]] de [[fiziko]] kiu priskribas la fundamentajn [[partiklo]]jn kaj iliajn interagojn surbaze de tre malgrandaj [[dimensio|unudimensiaj]] fundamentaj estaĵoj nomataj "kordoj". Tiaj kordoj formas [[maŝo]]jn kiuj estas multege pli etaj ol [[partiklo]]j kiel [[protono]]j. Tamen, la graveco de la [[koncepto]] de kordoj estas ke ili ne estas "matematikaj [[punkto]]j"; eĉ [[elektrono]], iam antaŭe konsiderita kiel punkteca estaĵo povas esti priskribita per la uzo de kordoj. Tiu [[teorio]] pri konsisto el kordoj profunde efikas sur la [[ekvacio]]jn kaj kondukas al multaj konkludoj akordaj kun observitaj [[fenomeno]]j de la partiklaro. Eble la plej grava aspekto de la Teorio de Kordoj estas ke ĝi ŝajnas inkludi aŭtomate la [[gravito]]n en unu sama sistemo kune kun la ceteraj [[fundamentaj fortoj]] de la [[naturo]].
 
La tiel nomata "[[Norma Modelo]]" de la [[Partikla fiziko]] --enhavanta [[kvarko]]jn, [[leptono]]jn, kvar [[fundamentaj fortoj|fortojn]] kaj la nuntempe serĉata [[Higgs-a bosono|Higgs-an bosonon]]-- estas valida eĉ por distancoj tiel etaj kiel 10<sup>-16</sup> [[Centimetro|cm]], kaj ekzistas verŝajnaj pruvoj (ekzemple per eksterpolado pri la grando de la [[Fundamentaj fortoj]] por trovi la distancskalon ĉe kiu ili iĝas nedistingeblaj) ke la strukturnivelo sekvanta suben estos trovata ĉe distancskalo de 10<sup>-32</sup> [[Centimetro|cm]] proksimume. Ankaŭ en ĉi-lasta distancskalo ekestas problemoj, pro kvantum-mekanikaj efikoj, kiam oni ektsterpolas al ĝi la [[Ĝenerala Relativeco|Ĝeneralan Teorion de Relativeco]]. Lerninte el la historio de la [[Partikla fiziko]], oni povas konjekti ke "malsimila fiziko" devas okazi ĉe tiaj etetaj distancoj. La Teorio de kordoj donas manieron pritrakti tiajn [[fenomeno]]jn.