Esperanto-movado en Usono: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
malmajuskligo |
eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
[[Kategorio:Esperanto-movado]] [[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto]]▼
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto U]]▼
'''Usono''' (populara formo de landnomo Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko). Usono kaj Kanado kune prezentas grandan areon kun pli ol 130 milionoj da loĝantoj, kie la angla lingvo estas preskaŭ la sola parolata. Oni do ne sentas la bezonon de helpa lingvo tiel forte, kiel en aliaj landoj, kies lingvoj ne havas egale grandan disvastiĝon, kaj pro tio E ne estas tiel multe akceptata, kiel en multaj aliaj landoj. Ankaŭ la E-istoj de U. ne povas ofte renkonti kaj viziti alilandajn kaj alilingvajn E-istojn, kaj ne povas ricevi praktikajn helpojn per la uzado de E tiom, kiom ekz. la E-istoj de eŭropaj landoj.
Tamen E-istoj troviĝis en U. de la unuaj tagoj de la movado. En 1887 Amerika Filozofia Societo (v.) en Philadelphia, post studado de Volapük, kiun ili ne povis aprobi, proponis al aliaj intelektaj societoj de la mondo kongreson por krei int. lingvon, laŭ principoj tute similaj al tiuj, sur kiuj estas bazita E., pri kiu ili tiam sciis nenion, sed pro manko de respondoj, la proponita kongreso ne efektiviĝis. Tamen Henry Phillips, sekr. de la Societo, tradukis la unuan lernolibron de Z. sub la titolo „An Attempt Towards An International Language, by Dr. Esperanto“, kaj eldonis ĝin en 1889. Li ankaŭ proponis verki vortaron, sed lia longa malsano kaj morto (en 1895) malebligis tion kaj estis granda perdo rilate al la progresigo de E en U. Nelonge post la apero de E R. H. Geoghegan, unu el la unuaj angleparolantaj E-istoj, venis el Anglujo al U. kaj laboris diligente por E. Li tradukis en anglan lingvon la unuajn lernolibrojn de Z kaj lia profunda scio de orientaj kaj aliaj lingvoj estis utilaj en la propagando de E ĉe la neeŭropaj popoloj. En tiuj fruaj tagoj F. G. Morin en Chicago kaj A. G. Beaman en Milwaukee, inter aliaj, estis pioniroj de la afero.
Dum multaj jaroj, tamen, la afero, kiel aliloke, kreskis tre malrapide. Nur izolaj fervoruloj laboris en la kampo. Nur en 1905 ĝi komencis antaŭeniri sur la vojo de sukceso. La {{daton|16
Poste en Usono kiel en aliaj landoj, venis malfacilaj tagoj por la afero kaj la nombro de interesatoj malgrandiĝis. Pro la premo de personaj aferoj, Reed ne povis plu teni la direktadon de la asocio, kaj en 1913 kelkaj fervoraj E-istoj en ŝtato Massachusetts, i. a. Edward S. Payson, George W. Lee, Ernest F. Dow, d-ro C. H. Fessenden kaj f-ino E. J. Meriam, entreprenis la malfacilan taskon. Spite de ĉiuj malhelpoj la gazeto aperis regule kaj landa kongreso okazis ĉiujare. En 1915 okazis en San Francisco dum la Ekspozicio Panama-Pacifika la 11-a UK, organizita de D. E. Parrish, prezidis R. Colquhoun. Pro la milito tiam furiozanta nur 163 E-istoj ĉeestis, el 16 landoj; 17 regnestroj estis oficiale reprezentataj.
Linio 28 ⟶ 23:
[[Ralph Bonesper]]
{{EdE|U}}
|