Rasismo en Esperantujo: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
Cetere, en Esperantujo ekzistas ankaŭ rasismaj [[tabuo]]j. Unuflanke, multaj esperantistoj (intence aŭ ne, konscie aŭ pro simpla nescio) kaŝas al eksteruloj la judecon de [[Zamenhof]], nomas lin 'pola kuracisto' kaj eĉ evitas uzi lian nomon Lazaro kaj anstataŭe preferas la 'nejudan' Ludoviko. Sed, aliflanke, se oni aŭdacas kritiki la politikon de la ŝtato [[Israelo]] aŭ la ideologion [[cionismo]], tio sufiĉas por ricevi ies akuzojn pri [[antisemitismo]] aŭ [[kontraŭjudismo]]; ĉi-kaze la judeco de Zamenhof kvazaŭ pravigus la akuz-atakojn. Kurioza paradokso!
 
Oni pensas rasisme ankaŭ tiam, se oni provas lecioni al homoj ali-kulturaj pri tio, kiel ili faru tion aŭ alion; pri kio estas demokratio aŭ libereco; kaj simile. En [[Libera Folio]] estiĝis interesa polemiko pri ĉi tiu temo lige kun la rilatoj de UEA kaj la [[Ĉinio|Popola Respubliko Ĉinujo]].
 
Evidente, la supre skizitaj fenomenoj karakterizas unuopulojn, ne la esperanto-parolantaron kiel tuton; sed estus nerealisme pretendi, ke inter esperantistoj ne povus ekzisti ajna speco de rasismo nur pro tio, ke ili asertas esti eklernintaj la lingvon por ekkoni aliajn popolojn aŭ landojn. Ne ĉiuj kundividas la samajn motivojn por esperantistiĝo.
Sennoma uzanto