Józef Beck: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[['''Józef BECK]]'' (n. 4-an de oktobro 1894., [[Varsovio]] - m. 6-an de junio 1944., Rumanio) estis pola oficiro, eksterafera ministro inter 1932 kaj 1939, unu el la plej fideblaj homoj de [[JózefJozefo Pilsudski]]. Li provis elkonstrui amikajn rilatojn ankaŭ al Germanio, ankaŭ al Sovetunio, dumtempe rezervis la alianciĝon kun Francio kaj Rumanio.
 
Li batalis en la unua mondmilito kontraŭ la cara Rusio, poste laboris en diversaj postenoj en Pollando. Li iĝis en 1926 kabineta gvidanto de marŝalo Pilsudski, poste ekde la 2-a de novembro 1932 eksterafera ministro. Li reprezantis starpunkton en la ekstera politiko, kiu estis minaca nek al Sovetunio, nek al Germanio. Li provis samtempe fortigi aliancajn rilatojn de Pollando. Post kiam Germanio okupis en marto de 1939 parton de Ĉeĥoslovakio, Beck akiris por lia lando la diskutitan limregionon de [[Tešín]] kaj la 6-an de aprilio subskribis aliancan traktaton kun Britio. Pro tiu traktato paŝis Britio en la duan mondmiliton, post kiam la germanoj atakis Pollandon. Kiam la germanoj kaj sovetoj dividis Pollandon, Beck estis internita en Rumanio, kie li mortis en 1944.