Vitelono: Malsamoj inter versioj

96 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
sen resumo de redaktoj
[[Image:Witelo, book.gif|thumb|250px|right|''Vitellonis Thuringopoloni opticae libri decem'']]
'''Vitelono, Witelon, Vitello Thuringopolonis, Erazm Ciołek"''' (naskiĝinta ĉirkaŭ [[1230]], mortinta inter [[1280]] kaj [[1314]])- estis la unua pola [[filozofo]], [[fizikisto]], [[matematikisto]], kreinto de fundamentoj de psikologio de rigardado, monako. Pri li oni parolas ke enkondukis Pollandon en eŭropa scienco.
 
Li lernis en lernejo klostra en Legnica. Tie li estiĝis monako. Poste li studis en [[Parizo]] kaj en [[Italio]], ankaŭ en [[Padovo]]. Tie li renkontis [[Roger Bacon]], [[Tomaso de Akvino|Tomason de Akvino]] kaj [[Wilhelm de Moerbecke]], la tradukisto de [[Aristotelo]].
 
Li estis unua grava Polo kiu skribis pri si ''"in nostra terra, scilicet Polonia"'' ("de nia tero, ĝi signifas Pollando"). Lia filozofado komencas en lia verko ''"Perspectivorum libri devemdecem"'' pri optiko kaj fiziologio, kiun konis eĉ [[Leonardo da Vinci]] kaj [[Koperniko]]. Li estis adepto de ideoj de sankta [[Aŭgusteno]] kaj [[Bonaventuro]]. Laŭ li la lumo estas ĉefa forto en la mondo kiu emas ke ĉio havas formon kaj koloron. Tiu lumo devenas de Dio (konforme kun Evangelio de Sankta Johano). Laŭ li okulo atingas nur informaciojn pri koloro kaj grandeco de anguloj kaj poste tiu informacio estas transkreata en homa menso. Per lia filozofado li estiĝis unua psikologo de rigardado kaj unu el unuaj eŭropaj optikoj.
 
Post skribado de ''"Perspectivorum..."'' li komencis esti diplomato kaj partoprenis en Soboro en Lyon en [[1274]], li estis la deputito de [[Henriko Probus la 2-a]] al papo [[Johano la 21-a]]. Li ankaŭ servis ĉe [[Přemysl Otakar la 2-a]]. Poste li instruis en lernejo ĉe parafio de [[Sankta Petro]] kaj [[Sankta Paŭlo]] en Legnica.
Sennoma uzanto