Distrikto Wesel: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 101:
 
La eksaj Rejnfluoj kaj riveretoj nomataj ''Kendel'' kaj ''Ley'' samkiel altaĵoj nomataj ''Donk'' estas tipaj aperaĵoj en la pejzaĝo de la subdistrikta teritorio. Dum la [[18a jarcento]] la [[Rejno]] iom post iom estis senkurbigata kaj en la tuta subdistrikta teritorio oni konstruis digojn, per tiuj vastaj partoj de la apudriveraj herbejoj antaŭe larĝaj inter 4 kaj 6 kilometrojn estis fortranĉataj de la Rejno kaj ties subakvigoj kaj do sekiĝis. Ankaŭ kelkaj el la tiamaj Rejnkurboj estis separataj de la flua rivero kaj konserviĝis parte ĝis hodiaŭ samkiel malmultaj el la eksaj fluoj de la Rejno nomataj ''Meer'' [lago] kaj samkiel la „Bislicher Meer“ proklamitaj kiel naturrezervejoj. Unu el nur du ankoraŭ plejparte nedefektitaj apudriveraj pejzaĝoj en la subdistrikta teritorio formas la [[naturrezervejo]] ''Bislicher Insel'' kun la Malnov-Rejno de Xanten, la dua apudrivera pejzaĝo troviĝas en la naturrezervejo ''Lippeaue'' ĉe Schermbeck. La plimulto el la apudriveraj terenoj hodiaŭ estas antaŭdiga lando uzata agrikulture kiel herbejoj kaj paŝtejoj.
 
En la subdistrikta teritorio ekzistas 73 naturrezervejoj kun totala areo da 131 km². La restaj apudriveraj terenoj kaj la antaŭdigaj areoj ĉitempe servas kiel gravaj travintraj terenoj por pli ol 60.000 arktaj sovaĝaj anseroj kaj anasoj. Ĉ. 40 birdospecoj listigitaj kiel minacataj specoj nestas en ĉi tiuj terenoj. Pro tiu grava signifo kiel biotopo multaj partoj el la eksa apudrivera tereno en la subdistriktoj [[subdistrikto Wesel|Wesel]] kaj [[subdistrikto Kleve|Kleve]] samkiel en la urbo [[Duisburg]] estas protektataj kiel [[malsekejo]] kaj [[birdoprotektejo]], precipe por redukti en tiuj regionoj la agrikulturon kaj la minadon de gravelo, sablo kaj salo. Ankaŭ en aliaj partoj de la subdistrikta teritorio iam estis vastaj malsekejoj kaj herbejoj, el kiuj sekve de intensa agriktulturo restis nur malmultaj kiel ekz. la [[naturrezervejo]] „Dingdener Heide“. Pliajn naturrezervejojn oni instalis en la erikejoj, en la subdistrikto ege malofiĝintaj, kiel la ''Loosenberge'' ĉe Schermbeck kaj la ''Kaninchenberge'' ĉe Hünxe. Plue multnombro de erikejaj marĉoj estas protektataj, kiel ekzemple la tereno ''Schwarzes Wasser'' [nigra akvo], ''Schnepfenberg'' [skolopomonto], ''Großes Veen'' [granda marĉo] kaj la ''Aaper Vennekes'' [marĉetoj de Aap]. Por garantii la protektadon de naturo kaj pejzaĝo oni fiksis pejzaĝplanadojn unue por la terenoj Hünxe/Schermbeck, Hamminkeln kaj Sonsbeck/Xanten, kaj poste por la terenoj de Alpen/Rheinberg, Dinslaken/Voerde kaj Wesel.