Uzanto-Diskuto:Sok Na Men Sui Lui: Malsamoj inter versioj

→‎Sistemaj mesaĝoj: la roboto devus havi la administrajn rajtojn
e (→‎Sistemaj mesaĝoj: korektetoj)
(→‎Sistemaj mesaĝoj: la roboto devus havi la administrajn rajtojn)
 
Kara ! eĉ mallongajn mesaĝojn indas traduki. Se ili ĉiuj estas sur la sama paĝo jam ŝparas iom da tempo simple malfermi la paĝon redaktocele kaj elkopii el ĝi, eĉ por mallongaj mesaĝoj, iel helpas aŭtomatigi la laboron. Indus funkciigi roboton por plenumi ĉi taskon sed mi ne jam kapablas verki kaj funkciigi taŭgan roboton, do rolas mi kiel roboto. Pri monatoj kun finaĵo -gen ŝajnas ke temas pri monatnomoj en genitiva formo kreitaj por la finna lingvo. Mi ne scias kie ili aperas sed eventuale signifus ke devus esti iel genetive (ĉu "de aprilo" ĉu "aprila"). Ĉiel ajn mi dankas pro la kunlaboro : ĝis nun mi preskaŭ sola zorgadis pri esperantigo de sistemaj mesaĝoj. Viaj helpoj ebligos ke ni plene kaj akurate havu esperantlingvan interfacon : atentu ke oftege aperas novaj mesaĝoj. [[Vikipediisto:ArnoLagrange|<font color="green">Arno</font> <font color="blue">Lagrange]]</font>&nbsp;[[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange|✉]] 07:26, 7. Dec 2006 (UTC)
: Tute prave la roboto devus havi la administrajn rajtojn : mi burokrato povas doni kaj robotan statuson kaj administrantajn rajtojn al uzulo. La roboto devus plenumi jenan taskaron :
# atingi sisteman mesaĝon el paĝo entenante nur finpretajn tradukojn
# elglui tradukitan version (povus esti markita per <code><eo></eo></code>)
# malfermi ties paĝon redaktocele ( <code>&action=edit</code>)
# alglui la esperantoversion
# konservi ŝanĝojn ( <code>&action=submit</code>)
# aliri sekvan mesaĝon kaj ripeti la proceson;
: Kiu kapablas verki tian roboton ? {{alss}} 08:25, 7. Dec 2006 (UTC)