Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Sistemaj mesaĝoj: Eble la plej akurata loko por scii pri sistemaj mesaĝoj estus trovebla en [http://www.mediawiki.org/] la TTT-ejo de MediaWiki.
Oryanw (diskuto | kontribuoj)
Emfazaj pozicioj
Linio 48:
:::: Fuŝado ne tiom ofte okazas. Sufiĉus ke vi okule kontrolu ke ne okazis iu malica ŝanĝo ĵus antaŭ vi funkciigus vian roboton. Malica redakto ĉe sistemaj mesaĝoj pli verŝajne povus esti provo enmeti ian fireklamon en lokon kiu aperas tre vaste (ekzemple [[Mediawiki:sitenotice]] {{alss}} 09:17, 7. Dec 2006 (UTC)
:: Eble la plej akurata loko por scii pri sistemaj mesaĝoj estus trovebla en [http://www.mediawiki.org/] la TTT-ejo de [[MediaWiki]]. Mi ekesploris sed ne jam trovis respondojn al niaj demandoj. {{alss}} 13:23, 7. Dec 2006 (UTC)
 
== Emfazaj pozicioj ==
 
Ĉi tio estas daŭrigo de diskuto komenciĝinta ĉe
[[Vikipediista diskuto:Yekrats#Tro mankas informoj.]]
 
...- kaj mi esperas ke la diskuto interesas ankaŭ Yekrats, kies diskutpaĝo estas ĉi tio. Interese, ke vi konsideras la finon de la frazo emfaza — mi iom supozis male, ke oni interpretu la komencon emfaza, sed mi ne estas spertulo pri tiaj aferoj. Ho, kaj responde al via demando: jes vi rajtas nomi min Sui Lui. [[Vikipediisto:Sok Na Men Sui Lui|Sok Na Men Sui Lui]] 20:14, 4. Dec 2006 (UTC) (kopiita de la diskut-paĝo de Yekrats)
 
:Estimata Sui Lui: Laŭ mia kompreno, kaj la komenco, kaj la fino de la frazo estas pozicioj, kiujn oni povas uzi por emfazi, se oni metas tie frazparton kiu kutime troviĝas aliloke. Sed nun mi trovas min proksime al la rando de mia kompreno.
 
:Jen kion diras PAG (ĉe la fino de ĝia kvin-paĝa trarigardo pri vort-ordo):
::Kiel ni vidis, la loko de l' plej forta akcento estas la komenco de la frazo; tiu akcento tamen ne validas por la subjekto, ĉar tia ja estas ĝia loko kutima. Alia akcenta loko estas la fino de la frazo. Precipe validas tiu akcento por unusilabaj vortoj, ĉar ili sekvas tie senakcentan silabon kaj post ili sekvas paŭzo. Sed tia akcento por la vortoj ''min, vin, lin, ŝin, ĝin, nin'' plej ofte ne estas dezirinda. Krome ili estas oftaj elementoj, kaj, se oni metas ilin frazfine, povas okazi, ke pluraj sinsekvaj frazoj finiĝas per ili, kio donas monotonan efekton kaj nebonvenan rimadon. Zamenhof mem atentigis pri tio, dirante, ke li metas ĉiam gravan elementon al la fino de la frazo (Vd. Lippmann:''Dr. Z-s Sprachliche Gutachten'', pĝ. 9). Oni do loku tiujn vortetojn kvazaŭ en ombro, plej oportune antaŭ la predikato: ''multaj homoj lin akompanis; en granda mizero mi lin trovis''. Post la predikato nur, se sekvas ankoraŭ frazelementoj: ''multaj homoj akompanis lin en la tombejon; mi trovis lin en granda mizero.''
::Precipe volonte antaŭmetas Z. la pluralan personpronomon: ''mi ilin vidis''. --PAG §274
 
:Eble mi aldonu unu plian komenton el mia propra sento, ne el scienca esploro. Tiu akcento/emfazo ĉe la la fino de la frazo efikas precipe kiam oni voĉe '''ne''' malemfazas ĝin. (Je la ekstremo ekzistas anglalingva parolmaniero en kiu apenaŭ povas aŭdiĝi la frazfinoj, kvazaŭ la parolanto endormiĝas meze de ĉiu frazo! En Esperanto tio efikas al mi kvazaŭ vipado per malseka nudelo. :-) ) ''[[Vikipediisto:Oryanw|O'RyanW]]'' ([[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]]) 03:36, 8. Dec 2006 (UTC)