Charles Lemaire: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Oryanw (diskuto | kontribuoj)
Oryanw (diskuto | kontribuoj)
Linio 55:
 
==Rehabilitiĝo==
Post la mondmilito la belga registaro fine (1919) volis realigi tion, kion ĝi jam intencis kiam ĝi transprenis en 1908 la Kongo-ŝtaton de Leopoldo 2-a, kaj por kio Lemaire daŭre estis pledinta: krei kolonian altlernejon universitatnivelan por tie serioze prepari la homojn kiuj iros administri en la Belga Kongo. Por gvidi tian lernejon oni bezonis homon kun grandaj spertoj kaj scioj kaj kun notinda kariero en Afriko. Neniu pli bone meritis tiun funkcion ol la tiam 57-jara Lemaire. En tiu altlernejo li mem instruis du fakojn: kartografion[[kartografio]]n, pri kio li havis grandajn sciojn, kaj deontologion[[deontologio]]n, fako kiu laŭ li estis ege necesa por ke la novaj administrantoj sciu, kiel ili devas honeste kaj homame konduti en la kolonio. En 1923 inaŭguriĝis la novaj konstruaĵoj (kiuj ankoraŭ ekzistas, nun kiel parto de la universitato, kaj estas destinitaj por la evolulandoj). Lemaire estis respektata kaj ŝatata direktoro, vera patro por siaj studentoj. La nova tasko postulis ĉiun lian energion kaj lian tempon malprofite al lia sanstato. Ne plu estis tempo por filozofio, por libroverkado, por ideoj pri internacia lingvo ... Lia vivo finiĝis iom neatendite en la nokto de la 20-a al la 21-a de januaro 1926.
 
==La meritplena homo==