Eduardo la 8-a (Britio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TARBOT (diskuto | kontribuoj)
e poluro
Linio 1:
'''Edward Albert Christian George Andrew Patrick David WINDSOR''' estis naskita kun la familia nomo WETTIN je la [[23-a de junio]] [[1894]] en ''White Lodge''; li mortis la [[28-a de majo|28-an de majo]] [[1972]] en [[Parizo]] ([[Francio]]). En la jaro [[1936]] li dum dek monatoj estis '''Eduardo la 8-a''', reĝo de [[Britio]].
 
Eduardo estis filo de reĝo [[Georgo la 5.-a (Britio)|Georgo la 5.-a]] kaj de ties edzino ''Maria von Teck''. Kiam lia patro reĝiĝis en [[1910]], Eduardo per tio iĝis [[Princo de KimrioKimrujo]] kaj heredonto de la trono.
 
Eduardo iĝis reĝo post la morto de sia patro ([[20-a de januaro]] [[1936]]). Lia intenco edzinigi [[Wallis Warfield]] (konata kiel ''Wallis SIMPSON'') kaŭzis skandalon en Britio; s-ino Warfield estis [[Usono|usonano]], nenobelo kaj eksedzino; tial estis neakcepteble, ke ŝi estu edzino de britia reĝo, kiu estis ankaŭ estro de la [[Eklezio de Anglio]]. La brita registaro sub ĉefministro [[Stanley Baldwin]] minacis [[demisio|demisii]] pro la geedziĝo.
Linio 7:
Pro la preskaŭ unuanima publika rezisto (nur la [[Irlando|irlanda]] ĉefministro ''Eamon de Valera'' subtenis la reĝon) Eduardo [[abdiko|abdikis]] je la [[11-a de decembro]] [[1936]]. Je la [[3-a de junio]] [[1937]] okazis la geedziĝo, en Francio; neniu alia ano de la reĝa familio ĉeestis. Lia posteulo kiel reĝo estis lia frato [[Georgo la 6-a (Britio)|Georgo]], kiu eĉ povis transpreni la jam preparitan, sed ankoraŭ ne okazintan kronadan ceremonion.
 
Eduardo ricevis post sia abdiko la titolon ''Duko de [[Windsor (Anglio)|Windsor]]'', sed estis fakte [[ekzilo|ekzilita]] kaj pasigis la reston de sia vivo en [[Francio]] kaj [[Usono]].
 
Kiel kompenson de sia perdita posedaĵo li ricevis almenaŭ la valoron de kasteloj ''Balmoral'' kaj ''Sandringham'', en Britio tradicie konsiderataj kiel privata posedaĵo de la reĝ(in)o. La amplekso de la kompensoj estas nekonata. Estas sciate, ke la juveloj de lia edzino estis post ŝia morto venditaj je 160.000.000 [[Usona dolaro|dolaroj]].
 
Malgraŭ la ekzilo oni koncedis al li kaj lia edzino (kiu mortis en [[1986]]) entombigon en la reĝa tombejo de ''Frogmore'' ĉe Windsor.
 
{{sukceda tabeleto |