Akva varano: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Nick~eowiki (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''akva varano''' (''Varanus salvator'') el la ordo de [[skvamuloj]] kaj familio de [[varanedoj]] troviĝas en Junnan, Gŭangŝji kaj Gŭangdong de Ĉinio, kaj ankaŭ en la Hindoĉina Duoninsulo, Bangladeŝo, Srilankao, la Filipinoj kaj Sumatro, Javo, Kalimantan kaj Sulavesi de Indonezio. Ĝi havas grandan korpon, dikajn membrojn, longajn kapon kaj rostron, maldikan langon kun forko en la antaŭa parto, voston longan kaj ne facile rompiĝeman. Ĝi longas ĉ. 3 metrojn.
La varano estas la dua granda el la lacertoj en la mondo. Ĝi vivas ĉe riveroj kaj ties bordoj en montaroj, humidaj arbaroj aŭ riverbuŝoj kaj lagetoj. Ĝi kapablas naĝi kaj arbogrimpi. Ĝi nutras sin per fiŝoj, salikokoj, birdetoj kaj iliaj ovoj, kaj ankaŭ aliaj rampuloj, musoj kaj insektoj. Foje ĝi eĉ rampas en vilaĝon por ŝteli nutraĵon. Ĝi surtere moviĝas tre facile, sed ne rapide. Ĝia longa vosto estas flanke platforma. Kiam ĝi estas atakata, ĝi frapas la atakanton per la vosto kaj samtempe gratas per la ungoj kaj mordas per la buŝo. La varano estas tre forta. Ĝi povas facile faligi plenkreskan viron per unu vostfrapo. Iu ĉeĥo faris eksperimenton: Li alligis varanon korpe longan 80 cm. al ĉareto, en kiu oni metis infanon kun pezeco de 16 kilogramoj, la varano fortiris la ĉareton senpene. Poste, kiam alia homo kun pezeco de 60 kilogramoj eksidis sur la ĉareton, ĝi ankaŭ povis movi ĝin kun peno. La varano preferas kuŝi en varmeta akvo, foje kelkajn horojn semove. Kolerita aŭ ekscitita, ĝi eligas sonojn "ĉi, ĉi, ĉi", sed ĝi neniam la unua atakas. La varano estas facile dresebla.