Idiom Neutral: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Sed Idiom-Neutral ne sukcesis ricevi eĉ unu procenton de tiu sukceso, kiun siatempe ricevis Volapük. Reguligante Ia lingvo-evoluon per limigita kolektivo, la Akademio eliminis la eblon de normala libera evoluo, difinata per la skalo de la kresko kaj per la bezonoj de la uzado, do la lingvo dependis de ĝiaj aŭtoroj. Rezulte, la apliko de Idiom-Neutral estis limigata per la rondo de la Akademianoj mem, kreintaj la lingvon. Tiu fiasko havas ankoraŭ unu kaŭzon: tiutempe la amasoj, kiuj havis intereson por la internacia helpa lingvo, jam grupiĝis ĉirkaŭ [[Esperanto]]. Post, por influo de Wahl, la malmultaj Idiom-Neutralistoj kiu ne pasis al [[Esperanto]] aŭ [[Ido]] iris al [[Okcidentalo]] kaj post al [[Interlingvao]].
 
Idiom Neutral estis prezentita al [[Delegacio por alpreno de la lingvo internacia]] en [[1906]] de iu profesoro '''Monseur''' tamen laŭ Otto Jespersen dum la prezentado, lia pledo havis la karakteron malpli de pozitiva defendo por Neutral ol de zeloza kaj eksperta kritiko al la mankoj de Esperanto. Delegacio emis elekti inter Esperanto, Neutral, [[Novilatin]] kaj [[Universal]] rigarditaj kiel variaĵoj de sama lingva tipo. Je favoro de Neutral estis la natura alfabeto sen cirkonfleksitaj literoj, kiujn oni kritikas en Esperanto, kaj la natura selekto de vortoj. Je alia flanko en Esperanto plimulton oni faris por evit dusencojn; oni rigarda la vortformo de Neutral ofte kruda kaj ne gracioza, kaj oni rigardis kiel manko la uzo de malsamaj finaĵoj en la vorto-klasoj; samtempe la multaj finaj konsonantoj ne agrablis al ano de delegacio, kiuj opiniis ke vokaloj produktas [[eŭfonio]]n e plifaciligas la prononcon al parolantoj de latinidaj lingvoj.
 
Estas multaj proponoj por reformo de Idiom-Neutral. En [[1907]], Rosenberg kun helpo de [[Edgar von Wahl]] reformis la Idiom-Neutralon. La nova versio lasi la angladevenan finaĵon ''-ed'' por participoj kaj prenis la latindevenan ''-(a)t'' kaj faris aliajn modifojn en vortaro kiu restis pli malproksima de [[volapuko]] kaj pli proksima de la [[franca lingvo]].