Adriano Banchieri: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 12:
 
 
Banchieri estas rigardata kiel unu el la plej gravaj muzikteoriistoj de la [[17-a jarcento]]. Li montriĝis kiel tre akceptema rilate al ĉiuj reformoj kaj kiel unu el la unuaj li uzis la signadojn "piano" (p) kaj "forte" (f) en la nototeksto. En tute li estis avangardulo koncerne ekzaktecon pri koncertadaj ordonoj por la interpretanto kaj tiel plifortigis la rolon de la komponisto. Krome li apartenas al la unuaj, kiuj uzis taktobastonon ĉe la direktado. En [[1615]] li fondis la [[Accademia dei Floridi]], la senpera antaŭulo de la [[Accademia Filarmonica]] en Bolonjo.
 
Banchieri estis tre produktiva komponisto. Li kreis profanan kaj sakralan muzikon ĉiaspecan. La samtempanoj speciale alprenis la [[madrigalo|madrigalolibrojn]] de Banchieri. La tie enestajn verkojn oni rigardu kiel fruaj ekzemploj de muzika [[teatro]].
 
== Verkoj ==