Arta lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jim Henry (diskuto | kontribuoj)
e kontraŭas > konstrastas
Linio 5:
== Specoj de artaj lingvoj ==
===Fikcilingvoj===
Vidu ĉefartikolon [[fikcilingvoj]]
Fikcilingvo estas lingvo, kiun homo konscie konstruis por doni kredeblon, alimondecon, aŭ realismon al [[fikcio|fikcia]] verko.
 
Estas diversaj skoloj de fikcilingvo; plej notinda la naturisma skolo, kiu celas krei lingvojn kiuj kredeble povus evolui nature inter homoj, kaj la subskolo pri alternativaj historiaj lingvoj, ekzemple, latinidaj lingvoj influataj de la kelta ([[Brithenigo]]), la pola ([[Venediko]]), aŭ la islanda ([[Trjotruno|Þrjótrunn]]). Aliaj fikcilingvo-kreantoj ne celas naturismon, sed kreas laŭ pli abstrakta stilo, aŭ celas lingvon kredeble parolataj de ne-homaj aliplanedanoj.
 
Fikcilingvoj estas influataj de la kulturo, teĥnologio, ktp. de la fikciaj parolantoj, kaj (se la parolantoj ne estas homoj) ankaŭ de ilia biologio, aparte la strukturo de la parol-organoj. Oni foje nomas la fikcilingvojn uzatajn en profesie eldonataj aŭ dissendataj romanoj, filmoj ktp. ''profesiaj fikcilingvoj'', sed tio eble konfliktas kun alia ebla uzo de ''profesia fikcilingvo'', t.e. lingvo, kiun kreis profesia lingvisto. Fakte la vasta plimulto el la fikcilingvoj en profesiaj romanoj, filmoj, televidaĵoj ktp estas kreitaj ne de lingvistoj sed de lingvo-amatoroj; la [[Tolkien]]-aj lingvoj kaj la [[Klingona lingvo]] de [[Marc Okrand]] estas esceptoj. La vasta plimulto el fikcilingvoj estas ne uzataj en profesiaj fikciverkoj, sed prezentataj de siaj kreintoj en la Interreto aŭ simple konservita por la amuzo de siaj kreintoj, sen ia ajn eldono.
 
Iuj fikcilingvoj havas nur la minimumon de gramatiko kaj vortaro por prezenti ian ŝajnon en fikcia verko; aliajn plene ellaboris iliaj aŭtoroj ĝis ili taŭgas por ĉiucela uzo.
 
'''Fikciaj historihavaj lingvoj''' estas lingvoj, kiuj havas fikcian historion kun evoluo el fikcia prapatra lingvo. Ekzistas iuj tutaj fikciaj lingvo-familioj (kiel la elfaj lingvoj de Tolkien, aŭ la Verduriaj lingvoj de [[Mark Rosenfelder]]).
 
Inter la plej konataj fikcilingvoj estas:
 
* de [[J.R.R. Tolkien]]: [[Aduna lingvo]] - [[Kvenja lingvo]] -[[Sindarin]] - [[Avarin]] - [[Enta lingvo]] - [[Ilkorin]] - [[Valarin]]
* de [[Star Trek]]: [[Klingona lingvo]] - [[Darmoka lingvo]] - [[Barjorana lingvo]] - [[Cardassiana lingvo]] - [[Ferengia lingvo]] - [[Romulana lingvo]] - [[Tamariana lingvo]] - [[Tazhai]] -[[Vulkana lingvo]] ([[http://home.teleport.com/~vli/vlif.htm]])
* de [[Star Wars]]: [[Ewok]]
* de [[George Orwell]]: [[Newspeak]]
* de [[Danto]]: [[Diabla lingvo]]
* de [[Anthony Burgess]]: [[Nadsato]]
* ''[[Arcaicam Esperantom]]'' - [[Popido]].
* de [[Petrus Gilles]]: [[Utopia lingvo]]
* de [[François RABELAIS]]
* de [[Ill Bethisad]]: [[Brithenigo]], [[Venediko]]
 
===Mikrolandaj lingvoj===