Robert Peel: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|Robert Peel Siro '''Robert PEEL''', barono (n. 5-an de februaro 1788, Bury, Lanchasire, Anglio – m. 2-an de julio 1850, Londono), brita ĉef...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
Li iĝis ĉefministro en novembro de 1834, sed la Konservativa Partio ne havis plimulton en la Malsupra Ĉambro. Lia manifesto de Tamworth fundamentis principojn de la konservativa reformo kaj li iĝis gvidanto de la partio. Li abdikis en 1835, kiam kunagadis la opoziciuloj (liberaloj, radikaloj, naciaj irlandanoj). Dum la sekvaj ses jaroj, la Konservativa Partio daŭre fortiĝis. Post la parlamentaj elektoj de 1841, li gvidis la plej gravan registaron de la jarcento.
 
 
{{rn}}
Dum lia regado, li draste malpliigis la protaktajn dogantarifojn, enkondukis la imposton de la enspezoj, ellasis bank-leĝon en 1844, kiu bazis sur orsistemo.
 
Peel plibonigis la eksterlandajn rilatojn al Francio kaj Usono. Post kiam fisakis la komploto de [[O'Connor]] en Irlando (1843), Peel starigis komisionon pri analizo de situo de la bienuloj kaj la irlandaj luistoj. Li akceptigis en 1845 leĝon pri larĝskala studebleco de la irlandanoj.
 
Ĉar Peel liberale rilatis al la irlanda demando kaj eĉ monapogis katolikan pastroedukejon de Maynooth, ekis grandajn kontraŭsentojn en la protestanta Anglio kaj eĉ malboniĝis lia pozicio en la partio.
 
La terpoma fitiftoro de 1845 kaŭzis en Irlando grandan malsategon. Peel volis akceptigi leĝon pri ĉesigo de la Gernleĝoj, sed tio ne sukcesis kaj li devis abdiki en 1845.
 
Ĉar Lordo John Russell ne sukcesis starigi registaron, Peel revenis en la oficon kaj post longa politika batalo, en junio de 1846, oni ĉesigis la grenleĝojn.
 
Li apogis ĝsimorte la liberan komercadon kaj liberalan registaron de Russell. Li mortis en 1850 je rajda akcidento.