Batalo de Turturo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
 
==Kaŭzoj==
Ĉirkaŭ [[889]] dudeko de saracenaj marrabistoj estis ĵetitaj marborden de ŝtormo en la golfo de Sambracio, kiu nomiĝis poste golfo de ''[[Grimaud]]'' kaj nuntempe nomiĝas golfo de ''[[Saint-Tropez]]''. Ili tie instaliĝis sur kruta monteto, kie ili konstruis fortikaĵon preskaŭ nekonkereblan, kiun oni konas sub la nomo de ''Fraxinet'' (fraksinet, arabe : Farakhshanit).
 
Tien alfluis saracenoj el [[Hispanio]] kaj tiu loko fariĝis bazo por iliaj fulmrapidaj razioj kaj centro de fruktodona komercado de sklavoj. Dum preskaŭ unu jarcento, ili prirabadis la tutan landon ĝis la [[Alpoj|alpaj]] valoj de [[Svislando]] kaj de [[Piemonto]].