Vikipedio:Evitindaj lokismoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
*Forgesi majuskligi familinomojn, kvazaŭ ĉiuj mondanoj uzus la lastpozici-familinomsistemon. Proksimume kvinono (se ne pli) de la mondanaro fakte uzas malan nom-sinsekvon (ĉinoj, hungaroj, tradiciemaj japanoj, koreoj ktp.).
 
*Forgesi aldoni prononcan helpon al ne-esperantaj nomoj latinliteraj je ties unua apero. NeJa ne ĉiuj uzantoj de la Vikipedio scipovos la anglan, francan, germanan, ktp.
 
*Transskribi fremdlingvaĵojn al kiuj mankas "internacie rekonata latinigo" (la ĉina, la japana ja havas) nacimaniere, ekz-e "Yeltsin" anstataŭ "Jelcin", "Zhirinovsky" anstataŭ "Ĵirinovskij".
Linio 20:
*Referenci al lokoj sen indiki, kie ili situas. Ne ĉiuj mondanoj scias, kie estas Ĉikago.
 
*Uzi tro da bildojbildideoj el eŭropida ĉiutago. "Lukti por la pano" - kiu pano estas tio?
 
*Referi al regionoj ekde Eŭropo: Por kiuj "La Nova Mondo" signifas "Amerikon"? Certe ne por la indianoj. Kaj la uzoj de "Apudoriento", "Mezoriento" kaj "Fororiento" - kial termini Arabion kune kun Israelo "kiel Mezoriento"? Por la tieuloj, tiu estas la mezo, kaj por ĉinoj, tiu estas la OKCIDENTO.
 
*Uzi romiajn numeralojn, ekz-e XII anstataŭ 12 aŭ ''dek du''. En Esperanto, oni uzu nur la arabidajn numeralojn 0, 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9 kaj ties kombinojn. Kio okazus, se la ĉinoj, baratanoj, modern-araboj ekenkondukus siajn ciferojn vikipedien? Kaoso!