Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Kategoriigo
e La principoj, kiujn mi emas sekvi
Linio 4:
 
Mi planas aperigi novajn kaj redakti la jam ekzistantajn artikolojn, kiuj ĉiel rilatas al [[Krimeo]], mia naskiĝ-regiono. Krome, de tempo al tempo krozante tra diversaj artikoloj de Vikipedio mi penas korekti la lingvajn erarojn.
 
== La principoj, kiujn mi emas sekvi ==
 
Jen kelkaj principoj pri la vikipedia laboro, kiujn mi opinias
ĝustaj kaj kiujn mi penas sekvi:
 
1. '''Unu eĉ malbona artikolo estas pli bona ol nul artikoloj,
tamen 1 bona artikolo estas multe pli bona, ol 10 malbonaj'''.
Oni ne zorgu pri la kvanto, oni prefere okupiĝu pri la
kvalito, ĉar kvante ni ajnokaze malvenkos al la grandaj
naciaj lingvoj, dum ĝuste la kvalito de la artikoloj povas
iĝi atuto de la E-ta vikipedio.
 
2. '''Oni prefere <u>ne verku</u> la artikolojn pri tre fakaj demandoj;
oni okupiĝu pri tio nur se oni: a) sentas nepran bezonon pri tio;
b) posedas Esperanton tre altnivele; kaj c) havas profesian kompetenton
pri la temo'''. Pri la punktoj 'b' kaj 'c' ĉio klaras eĉ se temas
pri la naciaj lingvoj, tamen granda problemo por Esperanto estas
la ankoraŭ nesufiĉe bone ellaborita faka lingvaĵo. Se eĉ
pli-malpli bona esperantisto produktados dekojn da fakaj artikoloj
kun pli-malpli bona enhavo sed kun pridubindaj terminologiaj
karakterizoj, tio estos pli verŝajne malutilo, ol utilo por Esperanto.
Oni penu utiligi en la vikipedio nur jam pli-malpli firme establitajn
fakajn terminojn, sen uzi la "riskajn" elementojn kaj sen inventi
la novajn terminojn tute senpripense. Kompreneble, la vikipedio
povas kaj devas iĝi platformo por ellaboro kaj plua evoluigo
de la faka lingvaĵo, tamen tiajn demandojn oni solvu ne per nura
"kri-voĉdonado", sed per konscia kaj bone pripensita laboro. Eĉ
lingve bonaj esperantistoj povas esti tute laikaj pri termin-kreado,
do nura "laŭbezona termin-bakado" kondukos al kaoso, ne al prospero.
Laste, estas ja klare, ke ĉiu preferos legi artikolojn pri iuj fakaĵoj en
sia propra lingvo, tiom pli ke la nacilingvaj vikipedioj provizos
la leganton per multe pli bonaj artikoloj ĉi-temaj.
 
3. '''Oni prefere <u>verku</u> la artikolojn pri sociaj, kulturaj
temoj kaj <u>evitu</u> skribi pri la demandoj, kiuj rilatas aliajn
naciojn, landojn kaj kulturojn.'''. Ekzemple, ajna aŭtoro sukcesos fari bonan kaj interesan
artikolon pri ''sia'' naskiĝ-urbo, pri la historio kaj vidindaĵoj
de ''sia'' regiono, pri la tradicioj, manĝaĵoj ktp. de ''sia'' lando.
Estas ja klare, ke pri la urbo [[Jalto]] plej bone verkos jaltano,
pri la romano "Krimo kaj puno" - ruso, dum pri la vivo de Cervanto -
hispano. En ajna nacilingva vikipedio la demandoj, kiuj ne rilatas
rekte la koncernan landon aŭ nacion, estas prezentitaj malpli bone,
ol ili estas prezentitaj en la vikipedio, por kies prizorgantoj tiuj
demandoj estas pli aktualaj. Oni penu fari la Esperantan vikipedion
sena je tiu manko: ja pri ĉio hispan-rilata povas bone skribi
hispana vikipediisto, pri ĉio finn-rilata - finno ktp. Oni penu
pli bone prezenti la demandojn, pri kiuj oni sentas, ke ili povas
esti malpli bone prezentitaj en la aliaj vikipedioj - tio estu
la ĉefa kriterio por sukcesa vikipediumado.
 
Ekzemple, nun (printempo 2007) mi okupiĝas pri kreado de artikoloj,
kiuj rakontos pri la grandaj loĝlokoj (urboj kaj urbetoj) de Krimeo
(mia gepatra regiono). Mi estas certa, ke en ĉiuj alilingvaj vikipedioj
(krom, eble, la rusa kaj la ukraina), tiuj artikoloj estos prezentitaj
signife malpli bone. Okupiĝante pri tiuj temoj mi uzas tute
simplan lingvaĵon, kaj la artikoloj estos interesaj almenaŭ al
tiu, kiu interesiĝas pri [[Krimeo]] kaj planas ĝin viziti.
 
Poste mi planas verki aron da artikoloj, kiuj koncernos la
televid-serion "Tvinpikso" (angle "Twin Peaks") - ankaŭ pri tiu
temo mi estas certa, ke ĝi estos neniel malekvilibriga por la lingvo,
ke ĝi estos interesa al certaj homoj kaj ke en tute ne multaj
alilingvaj vikipedioj (eble nur en la angla) tiu temo estos prezentita
same bone.
 
4. '''Mi ''persone'' ĉiam emas komplete asimili la alilingvajn proprajn
nomojn.''' Mi opinias tion avantaĝa kaj preferinda maniero por Esperanta
vikipedio, eĉ malgraŭ la fakto, ke en Esperanto ĝenerale oni
preferas ne asimili la proprajn nomojn sen granda bezono. Tamen,
oni iom pensu: ĉu estas normala afero, ke en la ''internacilingva''
vikipedio diverslingvaj propraj nomoj estas prezentitaj en ''diversaj''
lingvoj? Eĉ se tiuj lingvoj uzas la saman skribsistemon (la latin-bazan),
tio tute ne faras tiujn proprajn nomojn facile uzeblaj (legeblaj,
reprodukteblaj ktp) por la alilingvaj esperantistoj.
La homo, kiu neniam studis la polan lingvon, neniam divenos la korektan
prononcon de la pola urbo Łódź nek sukcesos korekte skribi ĝin post
la ekaŭdo. Feliĉe, tiu nomo estas jam esperantigita kiel [[Lodzo]],
tamen en la vikipedio estas multegaj artikoloj, kiuj prezentas kaprompan
demandon al oridnara uzanto, ekzemple: [[Onhaye]], [[Goleţ]], [[František Věnceslav Jeřábek]], [[Conceição dos Ouros]] kaj multegaj aliaj. Kiel uzi tiujn proprajn nomojn? Kiel deklinacii? Kiel prononci?
Ĉu vere la proksimuma prezento de la
enlanda prononco helpe de la Esperantaj literoj povas kontentigi iun?
Estas ja klare, ke diverslingvaj esperantistoj emos prononci la samajn
proprajn nomojn diversmaniere pro la premo de siaj gepatraj lingvoj
(ekz. la rusia ĉefurbo Moskvo: francoj prononcas ĝin kiel ''moskU'',
la angloj kiel ''mOskaŭ'' dum la "vera" rusa prononco estas ''maskvA'' -
feliĉe, tiu urbo-nomo estas jam antaŭlonge esperantigita, sed kion
fari pri centoj da malpli grandaj kaj gravaj propraj nomoj, kiuj
ankoraŭ atendas sian esperantigon?). Ofte la problemo ekzistas eĉ ene
de la sama lingvo. Ekzemple, la germana propra nomo M&#252;nchhausen,
(fama rolulo de la germana literaturo) se transdonita ruse laŭ ĉiuj
"oficialaj reguloj" devas esti prononcata ruse kiel ''Mjunĥgauzen'',
tamen pro la konsideroj de belsoneco aperas la konkurenca varianto
''Mjunĥauzen'' (sen 'g'). La sama nomo angle estas prononcata proksimume
kiel ''Manĉoz(e)n''; dum germane - kompreneble per alia maniero.
Estas ja klare, ke la plej oportuna kaj kontentiga solvo estas akcepti
en Esperanto iun konvencian asimilitan formon kaj uzi ĝin sen ajnaj
problemoj kaj miskomprenoj pri la prononcado. La asimilo estas ankaŭ
la plej natura solvo por Esperanto, kiu pretendas esti facila kaj
rapide komprenata lingvo. La kreo de aparta artikolo en vikipedio, laŭ mi, estas jam sufiĉe grava
kialo por prizorgi la taŭgan esperantigon. Tiel mi faris pri la
urbonomoj de Krimeo - rigardu la ŝablonon
[[Ŝablono:Loĝlokoj de Krimeo|Loĝlokoj de Krimeo]]. La esperantigo
neniel malhelpas la trovon de la serĉata artikolo (mi ĉiam prizorgas
la bonan kategoriigon de la artikoloj); krome, en ĉiu artikolo
aperas la nacilingva skribo (en mia okazo mi donas eĉ kelkajn!).
 
Mi jam ne parolu pri gramatikaj kaj stilaj avantaĝoj de plena
asimilo. La asimilita propra nomo povas akcepti ĉiujn eblajn finaĵojn,
ĝi nature eniras la lingvan ŝtofon de Esperanto. Jen ekzemple
la artikolo [[Forto de Van-der-Waals]]. Mi ne komprenas, kiel tiu
neasimilita propra nomo ne povas piki la okulon al ĉiu bona esperantisto,
alkutimiĝinta al flua legado/parolado en Esperanto. Ĉu ne estas klare, ke la
asimilo de la nomo (ekz., kiel Vandervaalso, tamen mi neniel insistas
pri ĝuste tiu esperantigo, pri tio prefere juĝu la nederlandanoj)
ebligos uzi ĝin kaj ĉiujn ĝiajn derivaĵojn pli facile kaj nature
(ekz. vandervaalsa forto, vandervaalse ideala gaso ktp.), por ne
paroli jam pri la estetika flanko de la afero - al mi persone la
neesperantaj literoj kaj nenaturaj literkombinoj ofte uzataj meze
de la Esperanta teksto estas forpuŝaj.
 
Kompreneble, oni povas kaj devas diskuti pri la preferindaj variantoj
de plena esperantigo. Klaras, ke por diversaj lingvoj tiuj principoj
estas diversaj, do mi persone kuraĝas esperantigi nur la rusajn proprajn
nomojn. Tamen, ĝuste vikipedio povas kaj devas iĝi taŭga diskutejo por
elforĝo de oportunaj kaj ĝustaj esperantigoj.
 
Mi finas per la vortoj de W. Auld, rilataj al la esperantigo de la propraj
nomoj: ''Min ĉiam ĝenas [neasimilitaj] fremdlingvaj nomoj, ofte por mi neprononceblaj, meze de Esperanta teksto, ĉar ili ĉiam hezitigas la rapidan fluon de mia legado. Ne nur tio, sed la fremdlingvaj nomoj ne akceptas nature adjektivigon aŭ adverbigon, kaj - plej grave - akuzativigon. Ne ekzistas regulo, kiu tekstas: la akuzativo estas deviga, krom en la kazo de propraj nomoj; aŭ: objekto ne ekzistas, kiam temas pri propraj nomoj. Agi tiel estas subtila subfoso de nia lingvo, kaj vidigas mankon de fido pri ĝi entute. [...] Ni devas liberigi nin de imponiĝo antaŭ la nomaj ideogramoj, kaj restarigi la fluantecon de nia satata lingvo!''
 
[[Kategorio:Vikipediistoj|M]]