Bugio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Forviŝante la tutan entenon el la paĝo
Nuligis revizion 992562 de Fucking Hate hate hate! (kontribuoj, diskutpaĝo)
Linio 1:
'''Boogie-woogie''' estas maniero ludi la pianon, kiu naskiĝis komence de la 20-a jarcento en [[Usono]]. Ĝi originis de la tiel nomata ''Barrelhouse Piano'' (drinkeja piano), simpla stilo, kiam Blus-muzikistoj transprenis la stilon de la gitaro al la piano.
 
La harmonio esence similas al la [[Bluso|Blus]]-skemo. Teknike kontrastas la ludmanieroj de la manoj: La maldekstra ludas rulantan bason, ofte ripetatan; la dekstra la blusajn melodiojn, ofte ornamitajn per tremoloj. La rapideco kompare al la Bluso estas multe pli alta kaj postulas enormajn teknikajn kapablojn.
 
Kun la almigro de nigruloj al la nordo de Usono ankaŭ la muziko venis kun ili. Precipe en [[Chicago]] la Boogie-Woogie dum la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento furoris, plej multe ĉe piano-solistoj. Malofte oni ludis grupe.
 
Multe diskonatiĝis la Boogie-woogie per tiel nomataj "dom-lupago-festoj". La domluanto aĉetis kelkajn botelojn da drinakĵoj, mendis pianludiston, kaj per la gajno financis la lupagon de sia loĝejo.
 
Fine de la 20-aj jaroj la Boogie-Woogie-stilo evoluiĝis kaj pianistoj kiel Clearence "Pinetop" Smith, [[Jimmy Yancey]], [[Pete Johnson]], Albert Ammons kaj Meade Lŭ Lewis kaŭzis, ke la muziko dum la 30-aj kaj 40-aj jaroj estiĝis la plej populara muzikstilo en Usono.
 
Ek de 1975 [[Axel Zwingenberger]] en Germanio repopularigis la stilon Boogie-woogie. Nuntempe Axel Zwingenberger ([[Hamburg]]), Vince Weber (Hamburg), Frank Muschalle (Leer/Ostfriesland), Silvan Zingg (Manno/Ticino), kaj Martin Pyrker ([[Vieno]]) apartenas al la plej elstaraj kaj internacie konataj Boogie-woogie-pianistoj en [[Eŭropo]].
 
[[Kategorio:Muzikaj ĝenroj]]
 
[[da:Boogie-woogie]]
[[de:Boogie-Woogie]]
[[el:Μπούγκι]]
[[en:Boogie-woogie (music)]]
[[es:Boogie-woogie]]
[[fi:Boogie woogie]]
[[fr:Boogie-woogie (musique)]]
[[he:בוגי ווגי]]
[[hu:Boogie woogie]]
[[it:Boogie-woogie]]
[[nl:Boogiewoogie (piano)]]
[[pl:Boogie-woogie]]
[[pt:Boogie-woogie]]
[[sv:Boogie woogie (musik)]]