Géza la 1-a (Hungario): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
Li naskiĝis en Pollando, kien li devis reveni dufoje ([[1060]], [[1063]]) pro la [[batalo]]j por la [[trono]]. Li estis baptita kiel Magnus.
 
Li havis jam gravan rolon apud lia [[patro]], ekz. en [[1063]] li organizis la [[defendo]]n kontraŭ la invadanta [[Henriko la 4-a]]. Oni finis la [[lukto]]n por la trono en [[1064]] (daŭrante ekde [[1059]]), kiam [[Gejzo]] rekonis sian [[nevo]]n, [[Salomono (Hungario)|Salamono]]n kiel reĝon (reg. [[1063]]–[[1074]]), de kiu li ricevis kiel [[kompenso]]n la [[titolo]]n ''ducatus'' ([[princo]]). Ili komencebone kunlaboris, sed la rilato inter ili poste malboniĝis. La [[interna milito]] komenciĝis en [[1074]], Gejzo komence estis venkita (ĉe [[Kemej]], [[26-a de februaro|26-an de februaro]] [[1074]]), sed en la sekva batalo Gejzo atingis decidan [[venko]]n per [[helpo]] de la moravaj princoj Ladislao kaj Ottó (ĉe [[Mogyoród]], [[14-a de marto|14-an de marto]] 1074). Salamon perdis la tronon kaj reitiriĝis al okcidenta [[rando]] de la [[lando]].
 
Gejzo bezonis [[leĝigo]]n de sia [[potenco]], trono, tiel komence traktis – sensukcese - kun la papo, poste en [[1075]] petis kaj ricevis kronon de la [[bizanca imperiestro]] [[Miĥaelo Dukas]] (''corona graeca'', „[[greka krono]]” – suba parto de la nuna [[sankta krono]]).