Ŝnurponto estas pendoponto el naturfibraj-, plastfibraj aŭ ŝtalaj ŝnuroj.

Malnova triftponto
Ŝtalŝnurponto 170 m

Konstruformoj redakti

Unuŝnura ponto redakti

La plej simpla ŝnurponto estas simpla ŝnuro. Oni transiras ĝin pendante al piedoj aŭ manoj aŭ glitante sur ventro kaj unu piedo sur la ŝnuro kaj la alia kiel kontraŭpezo pendanta. Oni povas meti bastonon inter ventro kaj ŝnuro por protekti la korpon.

Duobla ŝnuro unu super la alia redakti

La malsupra ŝnuro estas por porti, la supra ŝnuro por teni. Tiaj konstrukcioj nur estas uzeblaj por malgrandaj distancoj aŭ kun tre alta streĉiteco de la ŝnuroj. Ĉe pli longaj distancoj la du ŝnuroj tordiĝas tiom ke la roloj de la port- kaj tenŝnuro renversiĝas.Oni uzas plej ofte ŝtalŝnuroj por tiaj pontoj.

Duobla ŝnuro unu apud la alia redakti

Tiaj konstrukcio oni ofte vidas sur infanludejoj kiel ludiloj por ekzerci la ekvilibron. Plej ofte ŝtalŝuroj estas uzataj. Se la du ŝnuroj estas ligitaj per lignaj rungj aŭ per seninterrompa ligna surmetaĵo, la konstrukcio fariĝas pli stabila, ĉiukaze, se oni paŝas sur la meza linio. Kiam oni folasas la mezan linion la konstrukcio tordiĝas kiel ĉe ponto“ kun“duobla ŝnuro unu super la alia“.

Speciala formo estas la „Wild Woosey“, du V-formaj diskurantaj ŝnuroj kiuj estas duoble transigitaj . Per de la transigado la distanco fariĝas de 40 cm al 200 cm, kaj la transigantoj devas suporti sin reciproke.

Ŝnurponto en V-formo redakti

Tiu konstrukcio ankaŭ estas konata sub la nomo Nepal-ponto. Ĝi estas ofte uzata por transponto gorĝojn kaj riverojn en evolulandoj. En montaroj ĝi aperas en grimpejoj. La malsupra ŝnuro estas la portŝnuro kaj la du aliaj la tenŝnuroj. La flankoj la ŝnuroj estas stabiligitaj, per tio la intertordiĝoj kaj vibrado dampiĝas.

Ĉe la „Birmo-ponto“ la tri ŝnuroj estas per mallongaj ligŝnuroj kunligitaj. Tiaj ligoj estas en distanco de tri paŝoj. Trairante tiun ponton oni paŝas ne sur la portŝnuro, sed sur la V-forma ligŝnuro.

Variaĵo de 2-ŝnura ponto estas ponto, kie je ambaŭ flankoj pendas ŝultroaltaj maŝoj inter la ŝnuroj. Oni paŝas de maŝo al maŝo kaj uzas la ŝnurojn kiel apogrelo. Tiu formo de ŝnurponto estas ofte videbla en grimpparkuro.

Ekzemploj redakti

Historio redakti

[1] [2]

Referencoj redakti

  1. Fotosammlung der Royal Geographical Society Enterprises. Arkivita el la originalo je 2011-03-06. Alirita 2014-07-27.
  2. Helvetas - Nepal. Arkivita el la originalo je 2014-12-05. Alirita 2014-07-27.

Literaturo redakti

  • Romano Cotti, Herbert Oberholzer: Kennen und können: Werkbuch praktischer Jugendarbeit, 10a eldono, eldonejo Rex-Verlag, Luzern,1984

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti