Alexander "Ally" Sloper estas la samnoma rolulo de la bildostrio Ally Sloper. Li estis unu el la plej fruaj bildliteraturaj roluloj kaj estas konsiderata kiel la unua ripetita rolulo en komikso.[1]

Ally Sloper
rolulo en bildliteraturo • bildliteraturo serio
Kreita de Marie Duval
Informoj
Sekso vira
vdr

Li estas ruĝnaza kaj moviĝema, arketipa pigrulo ofte surstrate por eviti sian hejmposedanton kaj aliajn kreditorojn; li estis kreita por la Brita gazeto Judy fare de la verkisto kaj artisto Charles H. Ross, kaj inkigita kaj poste tute ilustrita de lia franca edzino Émilie de Tessier —rara virino kiu estis bildliteraturisto tiame— sub la pseŭdonimo "Marie Duval" (aŭ "Marie Du Val";[2] fontoj malkonsentas).

La strioj, kiuj uzis tekstojn sub senbordaj paneloj, premieris en la numero de 14a de Aŭgusto 1867 de Judy, humura gazeto rivalo de la fama Punch. La tre populara rolulo sendependiĝis al sia propra publikaĵo, nome Ally Sloper's Half Holiday, en 1884.

Notoj redakti

  1. Birch, Dinah (24 September 2009). The Oxford Companion to English Literature. Oxford: Oxford University Press. p. 240.
  2. Ally Sloper Web Exhibit: "Ally Sloper’s Rise in Early Comic Culture", University of Alberta. [1] Alirita la 23an de Januaro 2018.