La arbara grilo (Nemobius sylvestris) estas specio de grilo, malpli ol 1 cm longa, lerta saltanto, en arbaroj de tuta okcidenteŭropo. Ĝia ĉirpado estas interspacita per paŭzoj kaj similas kvazaŭ morsa mesaĝo. Ĝi nutras sin pere de sekaj folioj. Ĝia vivciklo daŭras du jarojn, kio estas esceptaĵo inter la ortopteroj.

arbara grilo

Vidu redakti