Baza Radikaro Oficiala

Baza Radikaro Oficiala (BRO) estas verko publikigita de la Akademio de Esperanto. Ĝi ordigas la bazajn radikojn de Esperanto laŭ ofteco (aŭ, pli precize, laŭ la ofteco de apero en ofteco-listoj).

Ĝi rezultas el komparo de diversaj pli fruaj ofteco-listoj starigitaj laŭ tre malsamaj kriterioj. Laŭ ilia ofteco en tiuj listoj la radikoj estas ordigitaj en naŭ grupoj, tiel ke en la unua troviĝas radikoj, kiuj aperas en la plej multaj el tiuj ofteco-listoj, en la dua troviĝas la radikoj, kiuj aperas due plej multe k.t.p. ĝis la naŭa, kie troviĝas la radikoj, kiuj aperas en la plej malmultaj ofteclistoj.

Ĝi estas parto de la Aktoj de la Akademio II 1968-1974.

BRO estas nun priserĉebla parto de la rete alirebla Akademia Vortaro (AV).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti