Bestoĝardeno Matecaña

La Bestoĝardeno Matecaña (Zoológico Matecaña) situantas en Pereira, Kolombio, kiel rezulto de la laboro de la Societo de Publikaj Plibonigoj de Pereira, kiu la 26an de Januaro, 1951, aĉetis bienon de 17 ha ĉe Matecaña [matekAnja]. La komenca celo estis konstrui futbalan stadionon, sed la grundo estis konsiderata maltaŭga por tio, kaj oni decidis konstrui botanikan ĝardenon.

Nun la Bestoĝardeno Matecaña klopodas ŝanĝi kaĝojn al vegetalaj ejoj pli kongrue kun la naturaj habitatoj de la montritaj animaloj en ties originaj ekosistemoj, havigante pli bonan vivkvaliton por animaloj kaj pli bonan komprenigon al la komunumo de vizitantoj.

La Bestoĝardeno Matecaña havas kolekton de 800 individuoj el 150 diversaj specioj, nome birdoj, mamuloj kaj serpentoj el Ameriko, Afriko kaj Azio, plus kelkaj endemiaj animaloj. En la ĝardeno estas ankaŭ granda diverseco de flaŭro endemia kaj indiĝena de la areo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti