Biaso de konfirmo

kogna biaso, je kiu oni favoras informojn, kiu konfirmas oniajn kredojn

La biaso de konfirmo estas kogna biaso. Ĝi okazas kiam oni pli atentas kaj favoras informojn, kiuj konfirmas niajn ĝisnunajn kredojn aŭ antaŭjuĝojn, sen konsideri la veron de tiuj informoj. Ĝi same okazas kiam oni malpli atentas informojn, kiuj kontraŭas niajn antaŭajn kredojn. Temas pri selektado el inter diversaj informoj, preferante tiujn, kiuj plikonfirmas la antaŭajn opinion, veron, kredojn kaj forigante tion, kio malkonfirmus ilin. Ĉi ties simpla celo estas eviti la malagrablan konflikton kun si mem.[1].

Historio redakti

Antaŭ la unuaj psikologiaj esploroj pri la biaso de konfirmo, verkistoj kaj filozofoj jam priskribis la fenomenon. Ekzemple la greka historiisto Tucidido, kiu naskiĝis ĉirkaŭ 464 a.K skribis en ĝia libro Historio de la peloponesa milito: "Kutimo de la homaro estas [...] uzi la suverenecan racion por forigi tion, kion ili ne povas imagi."

Ekzemploj redakti

Pri la mortpuno redakti

Esploristoj el la universitato de Stanford elektis homojn por aŭ kontraŭ la mortpuno. Ili legis du falsajn esplorojn kaj ties rezultojn pri la efikeco aŭ malefikeco de la mortpuno por timigi eblajn estontajn krimulojn. La homoj por la mortpuno diris, ke la esploro, kiu elmontris efikecon de la mortpuno estis pli konvinkebla kaj tiu, kiu elmontris malefikecon, malkonvinkebla. Kaj inverse por la kontraŭuloj. Kiam oni demandis al ili ĉu ili iome ŝanĝis siajn antaŭajn kredojn pro la rezultoj de la esploroj, ili jesis, sed fakte tio ne okazis.[2]

En la ĉiutaga vivo redakti

Kelkaj homoj pensas ke akcidentoj aŭ naskiĝoj pli ofte okazas dum la plenluno. Tiuj homoj pli atentos la akcidentojn aŭ naskiĝojn, kiuj okazas dum la plenluno, ol tiujn, kiuj okazas alimomente. Ili do pli kaj pli kredos je la influo de plenluno sur la akcidentoj aŭ naskiĝoj. Same pri homoj, kiuj kredas je la tutmonda varmiĝo. Ili pensas ke la temo estas grava, tial ili legos pli kaj pli da informoj ĉi-teme, kaj pri poluado aŭ renoviĝantaj energioj. Tio plifortigos ilian kredon. Male, iuj homoj ne kredas je la tutmonda varmiĝo. Ili serĉos kaj pliatentos informojn, kiuj montras ke sciencistoj eraras, aŭ ke ekzistas komploto. Ju pli tiuj homoj serĉadas, des pli ili kredos je tiu malfakta kredo pri neekzisto de tutmonda varmiĝo.

Dum prezidentaj balotoj redakti

La biaso de konfirmo ankaŭ multe okazas dum prezidentaj balotoj ĉe la interkonaj retejoj kiel Fejsbuko. La homoj pli disvastigos videojn kaj artikolojn, kiuj plifortigos iliajn antaŭajn opiniojn. Kiom da homoj legas multajn informojn kaj programerojn pri kontraŭaj kandidatoj? Kiam tio okazas, ĝenerale tiuj homoj tamen forĵetas la argumentojn, ne kredante aŭ eĉ mokiĝante pri ili.

Referencoj redakti

  1. Ploust, Scott. (1993) The Psychology of Judgment and Decision Making, p. 233.
  2. Lord, Charles G.; Ross, Lee; Lepper, Mark R. (1979), "Biased assimilation and attitude polarization: The effects of prior theories on subsequently considered evidence", Journal of Personality and Social Psychology 37 (11): 2098–09, doi:10.1037/0022-3514.37.11.2098, ISSN 0022-3514 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti