ChancoChauco, estis indiana mesaĝisto inter Opekankano, ĉefo de la Pamunkeoj kaj la setlistoj de Jamestown en la kolonio Virginio en Usono.

Chanco estas rolulo en duonhistoria rakonto: li avertis la anglajn setlistojn antaŭ koordinata atako de la paŭhatana konfederacio kontraŭ multaj loĝlokoj en la kolonio, la 22-an de marto 1622, vendredon antaŭ Pasko. Tiujn atakojn oni nomas la Masakro de Jamestown.

Historio redakti

Tensioj kaj atakoj ekzistis inter la indianoj kaj la angloj de la ĉiam pligrandiĝanta kolonio Virginio ekde la kreado de la setlejo en majo 1607. Post la morto de Vahunsunakok, konata kiel ĉefo Paŭhatano, ties frato Opekankano fariĝis ĉefo de la paŭhatana konfederacio.

Opekankano planis koordinatan surprizatatkon kontraŭ la setlejo la 22-an de marto 1622 dum kiu inter 350 kaj 400 setlistoj, t.e. pli ol kvarono de la angla loĝantaro estis mortigitaj.

Averto redakti

Ekzistas rakonto, ke Chanco, indiano konvertita al kristanismo, dungita de Richard Pace, estis asignita de sia ĉefo Opekankano, mortigi Pace-n kaj ties familion en Jamestown. Chanco ne eltenis la ideon mortigi sian dunginton kaj, riskante sian propran vivon, avertis lin pri la tuja atako.

Kvankam Pace loĝis 2 mejlojn pli supre laŭ la rivero, post kiam li sekurigis sian familion, remis en kanuo al Jamestown por averti la loĝantojn.

Post la atakoj redakti

Jaron poste, kapitano William Tucker kaj doktoro John Pott invitis la paŭhatanoj kaj proponis al ili tosti kun venenigita alkoholaĵo. 200 indianoj mortis venenigitaj, 50 aliaj mane murditaj de la koloniistoj.

Evidente, Pace ne raportis al la indianoj pri la averto de Chanco, ĉar Opekankano certe mortigintus lin malrapide kaj dolorplene. La frato de Chanco partoprenis la masakron, sed eĉ li ne sciis pri la avertado de Chanco. Dum kelkaj jaroj post tiu sankta vendredo, Chanco daŭre portis mesaĝojn de Opekankano al la guberniestro kaj konsilio kaj de ili reen al la ĉefo. Legeblas pri letero de la 4-a de aprilo 1923, de la guberniestro kaj konsilio al la kompanio en Londono: "La granda reĝo sendas Chanco-n (persono, kiu rivelis la komploton al iuj dum la tago de la masakro kaj tiel servis ilin),"

Dum la sekvaj dek jaroj la konflikto inter la setlistoj kaj la indianoj daŭris.