Civila milito en Bizanco je 986 - 989

Civila Milito en Bizanco je 986 - 989 estis milito okazinta en Bizanca Imperio inter imperiestro Bazilo la 2-a kaj Vladimiro la 1-a de Kievo unuflanke kaj generaloj de Bazilo aliaflanke. La Kvara Baptado de Rusio okazis dum ĉi tiu milito kiel unu kondiĉo de unio de Bazilo kaj Vladimiro.

Kialoj redakti

Juna Bazilo je komenco de sia regado estis tre malsperta reganto. Li komencis militon kontraŭ Bulgario kaj sen helpo de generaloj regis armeon. Generalaro faris tiel, ke la 17-an de aŭgusto de 986 li malvenkis militon. Generaloj decidis surtronigi sian «soldatan»-imperiestron.

Kroniko redakti

  • dec. 986 - ribelo de Varda Sklir en oriento de Bizanco.
  • feb. 987 - Varda Sklir deklaris sin kiel imperiestro, metropolito Teofilakto de Sebastio savis sin en Konstantinopolo.
  • apr. 987 - Varda Foka estis deklarita «Reganto[1] de Oriento» de Bazilo.

V. Foka kaj V. Sklir faris union kontraŭ Bazilo. Teofilakto estis ĉefa ambasadoro en uniiĝo de Bazilo kaj Vladimiro.

  • 15-a de aŭg. 987 - V. Foka murdis V. Sklir'on.
  • 14-a de sep. 987 - V. Foka deklaris sin kiel imperiestro.
  • okt. 987 - Unio inter Bazilo kaj Vladimiro.
  • som. 988 - Baptado de Rusio; rusoj venis al Konstantinopolo. Imperiestra generalo Grigorio Taronto atakis Trapezundon.
  • 6-a de jan. 988 - baptado de Vladimiro.
  • jan. 989 - batalo ĉe Ĥrisopolo - venko de unio.
  • 2-a de mar. 989 - Grigorio Taronto estis murdita.
  • 13-a de apr. 989 - batalo ĉe Abidos - morto de V. Foka

Fontoj redakti

  • Поппе А. Политический фон крещения Руси. // Как была крещена Русь. М. 1989. С. 202 - 212, 224 - 238.
  • Komenca kroniko
  • Vivo de Vladimiro
  • Rakonto pri Boris kaj Gleb

Notoj redakti

  1. ΔΟΜΗΣΤΗΣ