Cobh

Setlejo en Irlando

Cobh (/ˈkoʊv/ en irlanda An Cóbh), konata el 1849 ĝis 1920 kiel Queenstown (Reĝinurbo), estas turisma havenurbo en la suda marbordo de la Graflando Cork, Irlando. Cobh estas sur la suda flanko de la Granda Insulo en Cork Harbour kaj estas hejmo de la nura elŝipejo en Irlando dediĉita nur al krozŝipoj. Turismo en la areo anstataŭis la maran kaj elmigran heredon de la urbo. Ĝi estis asocia kun la tragedio de la Titanic, kiu estis konstruita en Belfasto, Norda Irlando, sed elveturis el Cobh.

Cobh
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 347  (2011) [+]
Loĝdenso 1 380 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 51′ N, 8° 18′ U (mapo)51.851-8.2967Koordinatoj: 51° 51′ N, 8° 18′ U (mapo) [+]
Alto 47 m [+]
Areo 8,95 km² ( 895 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Cobh (Irlando)
Cobh (Irlando)
DEC
Cobh
Cobh
Situo de Cobh

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cobh [+]
vdr

Antaŭ la urbo estas la insuloj Spike kaj Haulbowline. Sur alta punkto en la urbo staras la katedralo de Sankta Kolmano, kiu estas unu el la plej altaj konstruaĵoj en Irlando (dua plej alta katedralo post la katedralo de Sankta Johano en Limeriko).